Pekina bazo havos 50 grandajn pandojn

BY:Liu ZijiaMarch 1, 2024

Perspektiva bildo


La pekina bazo de la Ĉina Centro de Konservo kaj Esploro por Granda Pando ekfunkcios en 2025. Ĝi planas enkonduki 50 grandajn pandojn.



La pekina bazo, kiu kovras ĉirkaŭ 133 hektarojn, situos ene de Qinglonghu-a Arbar-parko en Fangshan-distrikto de Pekino. La unua fazo de la projekto, okupanta 63 hektarojn, enkondukos 40 grandajn pandojn kaj aliajn bestojn, ekzemple, orharajn simiojn kaj malgrandajn pandojn. Krom tio, centro de kultura interŝanĝo de granda pando estos konstruita.


Redaktoro: Liu Zijia









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat