【E-radio】Ekfunkciis informa centro por du sesioj en Pekino

BY:Rafael Henrique ZerbettoMarch 1, 2024


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


-Inaŭgurita nova konstruaĵo de Yinxu-muzeo en Henan


-Ekfunkciis informa centro por du sesioj en Pekino


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo kaj Sheng Min. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


-Inaŭgurita nova konstruaĵo de Yinxu-muzeo en Henan


La 26-an de februaro estis inaŭgurita nova konstruaĵo de Yinxu-muzeo en la urbo Anyang de la provinco Henan de Ĉinio. Ĝi estas la unua ŝtatnivela muzeo kun speciala temo, kiu prezentas Shang-civilizacion en panorama maniero.


La nova konstruaĵo de la muzeo kovras la areon de ĉirkaŭ 22 000 kvadrataj metroj kaj montras preskaŭ 4 000 eksponaĵoj kiel bronzaĵoj, ceramikaĵoj, jadaĵoj kaj enskriboj sur bestostoj. Inter ili, pli ol tri kvaronoj estas unuafoje prezentataj al la publiko, kaj debutas freŝaj arkeologiaj atingoj.


-Ekfunkciis informa centro por du sesioj en Pekino


Antaŭ la komenciĝo de la du sesioj en 2024, ekfunkciis la informa centro en la 27a de februaro en Pekino. La dua sesio de la 14a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la dua sesio de la 14a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) komenciĝos en Pekino en la 5a kaj la 4a de marto respektive.


Jam pli ol 3 000 raportistoj aliĝis al la du sesioj, inkluzive de pli ol 2 000 el la ĉeftero de Ĉinio kaj pli ol 1 000 el Hongkongo, Makao, Taiwan kaj fremdaj landoj. La nombro de raportistoj signife pliiĝis kompare kun tiuj de la pasintaj jaroj. 


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat