14-aj Tutlandaj Vintraj Ludoj de Ĉinio inspiras dinamikon de Interna Mongolio

BY:Xie RuifengFebruary 28, 2024


La 17-an de februaro inaŭguriĝis la 14-aj Tutlandaj Vintraj Ludoj de la Ĉina Popola Respubliko en la urbo Hulunbuir de la Interna Mongolio, la aŭtonoma regiono plenforte preparis kaj dediĉis sin al tiu mirinda sport-evento. Samtempe, profitante de la ludoj, la sektoro pri glaci-neĝaj sportoj de la Interna Mongolio prosperas kaj rilataj industrioj estas plenaj de entuziasmo, kontribuante por la ĉina modernigo de la regiono.


En la lastaj jaroj, la Interna Mongolio kaptis la ŝancon post la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj aliaj ludoj, kiuj kontribuis por antaŭenigi la konstruadon de sportaj instalaĵoj kaj plifortigi la konscion de la ĝenerala publiko, precipe junuloj, pri glaci-neĝaj sportoj. Nun, la Interna Mongolio havas 129 glaciajn kaj neĝajn sportejojn, inkluzive de 81 glitejoj kaj 48 skiejoj. La sportejoj de la ludoj fariĝos gravaj ejoj por ke homoj partoprenu en glaciaj kaj neĝaj sportoj.


La Interna Mongolio havas unikajn glaciajn kaj neĝajn turismajn resursojn. Datumoj montras, ke nur dum la Printempa Festo en 2024, la regiono jam ricevis 31.4 milionojn da vizitoj, 5.76-oble pli multe ol tiu de la sama periodo en 2023; la turisma enspezo estis 22.12 miliardoj da juanoj, 7.63-oble pli multe ol tiu de 2023.


En la lastaj jaroj, la Interna Mongolio pli aktive investis en evoluado de glaci-neĝa ekonomio protektante sian medion. Per la uzo de glacio kaj neĝo kiel akcelilo por stimuli konsum-povon kaj prezenti la bildojn de urboj, la Interna Mongolio antaŭenigas regionan evoluon.


Okazigo de la ludoj aktivigis diversajn lokojn de la Interna Mongolio kaj kreis larĝan perspektivon por disvolviĝo de la glacia kaj neĝa ekonomio. La Interna Mongolio jam komencis plani postludan laboron kaj pli bone uzos la instalaĵojn kaj influon de la ludoj por plifortigi la glaci-neĝan industrion.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat