Biden aperas en TikTok!

BY:Xie RuifengFebruary 28, 2024


La 11-an de februaro, usona prezidento Joe Biden debutis en la platformo TikTok. Ene de 24 horoj, li afiŝis kvar filmetojn, kiuj rapide populariĝis inter retumantoj, kaj ricevis pli ol 6 milionojn da vidoj la unuan tagon. Tamen, la 31-an de januaro, la ĉefoficisto de TikTok estis maljuste pridemandita de Tom Cotton en la usona parlamento. Dum pli ol dek tagoj, estis surscenigita interesa dramo sur la podio de usona politko.



Delonge la sinteno de Usono pri TikTok estas kompleksa. Unuflanke, Usono rigardas Ĉinion kiel la "plej gravan geopolitikan defion", kaj alprenas ĉiun rimedon kontraŭ Ĉinio, inkluzive de komerca milito, teknologia milito, kogna milito ktp. Kia senkiala kulpigo! Kiel kompanio pri socia retejo kun ĉina fono, TikTok nature estas la unua, kiu ricevas la premon. Aliflanke, la influo de TikTok estas neignorebla. Ne nur la usona registaro publike svatis famulojn de TikTok, sed ankaŭ la du grandaj usonaj politikaj partioj propagandas sin per ĝi.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat