Dekjara kundisvolvado de Pekino, Tianjin kaj Hebei: Triloka ekonomia produktokvanto atingis 10 400 miliardojn da juanoj

BY:Xie RuifengFebruary 27, 2024

Ekde la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la Centra Komitato de la partio, sub la gvido de Xi Jinping, faris gravajn decidojn por antaŭenigi la kundisvolviĝon de Pekino, Tianjin kaj Hebei-provinco laŭ la ĝenerala perspektivo de landa disvolvado. Dek jaroj pasis, la kundisvolvado de Pekino, Tianjin kaj Hebei atingis rimarkindajn rezultojn, kaj la disvolva perspektivo pri "pliigo de publika bonfarto kaj antaŭenigo de komuna prospero" fariĝis pli kaj pli klara.


La regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei havas totalan areon de 216 000 kvadrataj kilometroj kaj estas unu el la plej dinamikaj regionoj kun plej alta malfermeco kaj plej fortaj novigaj kapabloj en Ĉinio. En la pasintaj dek jaroj, la tuta ekonomia produktokvanto de la tri lokoj atingis 10.4 duilionojn da juanoj, 1.9-oble pli multe ol tiu de 2013. La ĝenerala forto de la regiono daŭre pliboniĝis. En 2023, la industria aldonvaloro de la regiono atingis 2 430 miliardojn da juanoj. Kompare kun 2013, la pokapa disponebla enspezo de ĉiuj loĝantoj en Pekino, Tianjin kaj Hebei respektive pliiĝis jaraveraĝe je 7.2%, 6.9% kaj 8%.


Samtempe, la cifereca ekonomio de la tri lokoj rapide disvolviĝas. La aldonvaloro de la cifereca ekonomio de Pekino kreskis de 871.94 miliardoj da juanoj en 2015 al 1 886.67 miliardoj da juanoj en 2023, kio okupas 42.9% de pekina MEP, kun pliiĝo je 7.7%; altteknologia industrio de Tianjin okupas 13.7% de la aldonvaloro de industrioj super difinita grandeco, je pliiĝo de 1.4% kompare kun tiu de 2014; la altteknologia industrio de Hebei konsistigas 21.4% de la aldonvaloro de industrioj super elektita grandeco, je pliiĝo de 9.6% kompare kun tiu de 2013.


Medi-protekto kaj ekonomia kresko helpas unu la alian. Ekde la efektivigo de la kundisvolvado, la tri lokoj kune antaŭenigis la komunan preventadon kaj administradon de la medio kaj efektivigis verdan transformadon. Ĝis la fino de 2023, la jara averaĝa indico de PM2.5 en Pekino, Tianjin kaj Hebei malpliiĝis je ĉirkaŭ 60% kompare kun tiu de 2013; la nombro de forte poluitaj tagoj estis signife reduktita, kaj la nombro de bonaj tagoj multe pliiĝis.


La tri lokoj kunlabore atingas elstarajn rezultojn. Surbaze de nova deirpunkto, la venonta jardeko estos eĉ pli atendinda.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat