Ĉin-laosa fervojo ligas ŝian naskiĝurbon al malproksimaj lokoj

BY:Gao ShuyuanFebruary 27, 2024

Yi Bofeng estas konduktoro de la trajno D887 sur ĉin-laosa fervojo.


Naskiĝinta en montara areo de Xishuangbanna-a Taja Aǔtonoma Regiono de Yunnan-provinco, Yi Bofeng unuafoje forlasis sian hejmlokon en la jaro 2017. Tiujare ŝi estis akceptita kiel lernanto de kolegio en la urbo Kunming. Sen fervojo inter ŝia hejmloko kaj Kunming, ŝia vojaĝo per aǔtobuso daǔris 10 horojn.


Por sperti veturon per trajno, ŝi aĉetis bileton inter Kunming kaj Dali en la unua jaro de ŝia lernado de la laosa lingvo en kolegio. Tiam ŝi ne imagis, ke veturado per trajno fariĝos ŝia estonta laboro.


En la jaro 2020, kiam ŝi diplomiĝis, ŝi estis elektita kiel fremdlingva konduktoro de kunming-a fako de la kompanio Ĉina Fervojo. En la 3-a de decembro de la sekva jaro, ŝi fariĝis konduktoro de ĉin-laosa fervojo kaj atestis la inaǔguron de la linio.


Yi Bofeng kaj la trajno D887 (maldekstra foto); Yi Bofeng en sia hejmo (dekstra foto) 


Yi Bofeng lernas la laosan lingvon en Kunming.


Yi Bofeng babilanta kun pasaĝeroj en la trajo D887


La avino de Yi Bofeng instruas al ŝi teksadon. 


Nuntempe, la fervojo ligas ŝian hejmlokon al malproksima loko, faciligante ŝian vojaĝon hejmen kaj la vendadon de ŝiaj hejmlokaj fruktoj kaj manfaritaĵoj.


Krome, sur la linio, ŝi plenumis sian revon akompani sian avinon en vojaĝo per la trajno.


 Redaktoro: Gao Shuyuan









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat