La 25a de februaro estas la 16a de la unua monato laŭ la tradicia ĉina luna kalendaro. Post pasigo de la Lanterna Festo en la 15a de la unua lunkalendara monato, komenciĝos novaj semestroj de multaj universitatoj kaj kolegioj kaj eklaboros laborantoj en fabrikoj. Pro tio, kreskas interprovincaj vojaĝantoj al siaj lernejoj aŭ laborejoj. La trafikaj departementoj pliigas trafikajn kapacitojn por bone trakti la trafikan pinton.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat