Mia Printempa Festo en Pekino en 2024

BY:Rafael Henrique ZerbettoFebruary 26, 2024

Mi jam rakontis en aliaj okazoj pri miaj spertoj en Pekino dum la Printempa Festo. Dum miaj unuaj jaroj vivantaj en Ĉinio, mi rigardis ĝin ne nur kiel interesan ĉinan nacian feston, sed ankaŭ kiel longan ferion tre oportunan por vojaĝi. Cetere, ĝis 2017 mi havis miajn vintrajn klasojn en Poznano, kiuj kutime okazis proksime al la Printempa Festo, sekve la okazo estis oportuna por resti eksterlande.


Amaso da homoj en Shichahai: turismo populariĝas dum la Printempa Festo.


Sed mia emo resti en Ĉinio dum la Printempa Festo kreskis jaron post jaro, kaj Ĉinio fariĝis pli kaj pli familiara al mi. En mia unua Printempa Festo en Pekino, mi estis tute perdita, sen scii kion fari, sed iom post iom mi malkovris interesajn aktivaĵojn por aliĝi. En 2018, mi unuafoje iris al templa foiro kaj malkovris, ke ili estas tre popularaj inter ĉinoj. En tiu sama jaro mi unuafoje rimarkis, ke estas longaj vicoj por viziti templojn.


En 2022, mi unuafoje iris al templo en la unua tago de ĉina novjaro, sekvante la ekzemplon de ĉinoj. Mi elektis la parkon Badachu en okcidenta Pekino, kie troviĝas ok budhismaj temploj kaj bonzejoj, scivolema pri la efiko de la pandemio sur la homa amasiĝo en la Printempa Festo. Ĉi-jare mi kaptis la ŝancon reveni al tiu parko por kontroli la postpandemian situacion en tiu loko.


Mia unua rimarko estis, ke ne estis tiom da homoj kiel en 2022, verŝajne pro tio, ke mi maltrafis la ŝancon iri tien en la unua tago de la nova jaro, kaj ĉi-foje mi iris en la dua tago. Iel ajn, ŝanĝoj estis okulfrapaj. La unua estas la reveno de la tradicia templa foiro de tiu parko, kiu ne okazis dum la pandemio. Tie estis vendataj plurspecaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, inkluzive de specialaĵoj de Pekino, kaj ankaŭ estis ludejoj kaj budoj por komerco de nemanĝeblaj varoj, kiel memoraĵoj kaj ludiloj.


La dua ŝanĝo temas pri la fakto, ke temploj estis malfermitaj kaj homoj estis tie por preĝi kaj bruligi incenson. Dum la pandemio, por eviti amasiĝon kaj protekti la sanon de la bonzoj, la temploj restis fermitaj. Oni metis malgrandajn altarojn ĉe la enirejoj de temploj por akcepti la preĝojn kaj ujojn por kolekti incenson, kiu fine de la tago estis transportita internen por esti bruligataj de bonzoj. Ĉi-jare ajna homo estis bonvena al la temploj kaj povis mem bruligi incenson. Estis fajroestingiloj ĉe la incensbruligejoj kaj teamo de fajrobrigadistoj restis pretaj en areo proksime al la temploj por tuj agi kaze de senkontrola fajro.


Homoj preĝas kaj bruligas incenson en templo por aŭspicii la novan jaron.


Ankaŭ dum ĉijara Printempa Festo mi renkontis amikojn, kiuj vivas en Pekino kaj aliaj urboj de Ĉinio. Estis bonega oportuno resti ĉiuj kune kaj iusence celebri la Printempan Feston, ne ekzakte laŭ la ĉina stilo, sed kune.


Alia interesa rimarko mia temas pri la loko Gulou, ne for de mia hejmo, kie turistoj kutime amasiĝas, aparte en somero. Dum mia unua Printempa Festo en Ĉinio, mi ne sciis kion fari aŭ kien iri, do mi biciklis tra la urbo kaj trairis tiun regionon posttagmeze: ĝi estis preskaŭ senhoma.


En mia dua Printempa Festo en Ĉinio, mi iris al tiu loko vespere. Malmultaj homoj estis tie promenantaj tra la ĉarmaj hutong-aj aleoj. Plejparto de la lokaj restoracioj kaj vendejoj estis fermitaj, sed mi sukcesis aĉeti kelkajn manĝetojn. Iel ajn, kristaliĝis en mia kapo la ideo, ke tiu loko estas preterlasata dum la Printempa Festo.


Kun granda surprizo mi konstatis, ke dum la pandemio de KOVIM-19 homoj amasiĝis en tiu areo, vere multaj, de mateno ĝis vespero. Verŝajna klarigo por tio estas la tiama malfacilo vojaĝi ekster Pekino, kio ŝanĝis la dinamikon de aktivaĵo dum la Printempa Festo: Sen ŝanco viziti familianojn en aliaj urboj, laboristoj kaj studentoj origine el aliaj urboj restis en Pekino kaj amuziĝis kun amikoj.


Homoj promenas en templa foiro.


Sed ĉi-jare, kiam situacio renormaliĝis post la pandemio, mi surprize konstatis, ke en tiu loko estis multego da homoj surstrate, ĉu tage ĉu nokte, kaj preskaŭ ĉiuj vendejoj estis malfermitaj. En aliaj lokoj de Pekino mi ankaŭ rimarkis pli da homoj surstrate ol antaŭe, kaj pli multe da vendejoj estis malfermitaj. Kiel interpreti tion? Ĉu familianoj, post longa tempo sen renkontiĝi, tre volis promeni kune, aŭ ĉu sociaj kutimoj ŝanĝiĝas? Respondo al tiu demando ne estas klara, ĉar inter la homoj promenantaj surstrate mi povis klare distingi familiojn, grupojn de amikoj kaj turistojn.


Mi tamen substrekas, ke en la novjara nokto stratoj estis malplenaj, kiel kutime. Mi tion scias, ĉar kelkaj brazilaj amikoj invitis min vespermanĝi kun ili en restoracio en la novjara nokto. Mi ne iris, sed ili rakontis, ke restoracioj kaj drinkejoj estis plejparte fermitaj.


Dum la Printempa Festo mi ankaŭ iris al la templa foiro de la parko Ditan (Tera Altaro), unu el la plej popularaj en Pekino. La foiro estis interesa, kun multaj komercaj budoj kaj ludejoj, sed esence ĝi estas tia, kia ĝi estis antaŭ la pandemio, kaj mi ne rimarkis ajnan ŝanĝon, krom la fakto, ke ĉi-foje polico kaj volontuloj pli bone organizis la trafikon kaj helpadon al vizitantoj en la ĉirkaŭaĵoj de la enirejoj de la parko.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat