【E-radio】474 milionoj da enlandaj turismaj vojaĝoj dum la Printempa Festo

BY:Rafael Henrique ZerbettoFebruary 22, 2024


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


- 474 milionoj da enlandaj turismaj vojaĝoj dum la Printempa Festo


- Filma giĉeto dum la Printempa Festo superis ok miliardojn da juanoj


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo kaj Sheng Min. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


- 474 milionoj da enlandaj turismaj vojaĝoj dum la Printempa Festo


Laŭ donitaĵoj el la Ĉina Ministerio pri Kulturo kaj Turismo, turismaj vojaĝoj en la ok feriotagoj de la Printempa Festo kalkuliĝis al 474 milionoj, je 34.3% pli multe ol la sama periodo de la pasinta jaro.


Iuj spertas glacion kaj neĝon en Harbino, Changchun, Shenyang kaj aliaj nordaj lokoj; iuj sekvas varmecon en Sanya, Haikou, Guangzhou kaj aliaj sudaj lokoj; kaj aliaj vizitis lanternajn festivalojn kaj templajn foirojn kaj rigardis drakodancojn aŭ nemateriajn kulturajn prezentojn.


- Filma giĉeto dum la Printempa Festo superis ok miliardojn da juanoj


Laŭ donitaĵoj de la Ĉina Kin-administracio en la 18a de februaro, la tutlanda giĉeto en la ok feritagoj de la Printempa Festo (de la 10a ĝis la 17a de februaro) kalkuliĝis al 8.016 miliardoj da juanoj (= 1 114 milionoj da usonaj dolaroj) kun 163 milionoj da spektoj, respektive je 18.47% kaj 26.36% pli multe ol tiuj en la Printempa Festo de la pasinta jaro, kaj tio starigis novan rekordon por la printemp-festa periodo.


Inter la 11 filmoj spektitaj en kinejoj dum la festo, la tri filmoj kiuj plej multe alportis enspezon sinsekve estas Yolo, Pegazo 2 kaj Boonie-ursoj: Tempo-tordo.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat