474 milionoj da enlandaj turismaj vojaĝoj dum la Printempa Festo

BY:Liu ZijiaFebruary 19, 2024

Laŭ donitaĵoj el la Ĉina Ministerio pri Kulturo kaj Turismo, turismaj vojaĝoj en la ok feriotagoj de la Printempa Festo kalkuliĝis al 474 milionoj, je 34.3% pli multe ol la sama periodo de la pasinta jaro.


La 11an de februaro vizitantoj ĝuis noktan vidaĵon en Xuan'en-gubernio de Hubei-provinco. (Fotis Song Wen, raportisto el Xinhua-novaĵagentejo)


La 11an de februaro oni butikumis en internacia senimposta magazeno en Haikou-urbo. (Fotis Guo Cheng, raportisto el Xinhua-novaĵagentejo)


Iuj spertas glacion kaj neĝon en Harbino, Changchun, Shenyang kaj aliaj nordaj lokoj; iuj sekvas varmecon en Sanya, Haikou, Guangzhou kaj aliaj sudaj lokoj; kaj aliaj vizitis lanternajn festivalojn kaj templajn foirojn kaj rigardis drakodancojn aŭ nemateriajn kulturajn prezentojn.


Redaktoro: Liu Zijia









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat