De vaporlokomotivo al grandrapida trajno

BY:Xie RuifengFebruary 18, 2024

En 1952, fabriko en la urbo Qingdao, orienta Ĉinio, elproduktis la unuan Jiefang-vaporlokomotivon por la ĵus fondita Ĉina Popola Respubliko. Ekde tiam, Ĉinio ne plu senkapablis fari siajn proprajn lokomotivojn. Poste, aliaj specoj de vaporlokomotivoj estis ellaboritaj kaj metitaj en uzo. La 9-an de septembro 1958 en Changxindian-a Lokomotiva Fabriko de Pekino naskiĝis la unua intern-brula elektra lokomotivo de Ĉinio. En 1968 Zhuzhou-a Elektra Lokomotiva Fabriko sukcese evoluigis la unuageneracian elektran lokomotivon de Ĉinio.


Vaporlokomotivo Heping en decembro 1957 (Foto de Xu Feng, Xinhua-novaĵagentejo)


La 9-an de septembro 1958 la unua intern-brula elektra lokomotivo de Ĉinio estis provproduktita en Changxindian. Kiam la nova lokomotivo eltiris pasaĝervagonon el la fabriko, homamaso huris pro ĝojego. (Foto de An Kang, Xinhua-novaĵagentejo)


La unua elektra lokomotivo sendepende evoluigita de Ĉinio en 1958 (Foto de Xinhua-novaĵagentejo)


En 1987 la jara produkt-kapablo de lokomotivoj el fabriko en la urbo Dalian superis 200, ili estis nomumitaj de la lando kiel anstataŭaĵo de importitaj produktoj. Tio finis la historion de grandskala importado de lokomotivoj en Ĉinio.


En la fino de la 1990-aj jaroj, ĉinaj trajnoj komencis pliigi rapidecon. De 1997 ĝis 2007 rapideco de ĉinaj trajnoj sesfoje pliiĝis kaj atingis pli ol 200 kilometrojn hore. En kelkaj sekcioj la rapideco povis atingi 250 kilometrojn. La grandrapidaj trajnoj Hexie eniris la vivon de homoj.


La 18-an de aprilo 2007 sur la fervojo inter Ŝanhajo kaj Nankino veturis Hexie-trajno. (Foto de Sun Shen, Xinhua-novaĵagentejo)


La 10-an de marto 2023 Fuxing-trajno veturis sur la nova fervjoj inter Chengdu kaj Kunming. (Foto de Shen Bohan, Xinhua-novaĵagentejo)


Per kontinua novigo, Ĉinio tenis kompletan teknologion de grandrapidaj fervojaj kun rapideco de 350 kilometroj hore, kaj establis teknikplatformon kun tute sendependaj intelektaj proprietoj. En 2008, la interurba grandrapida fervojo inter Pekino kaj Tianjin ekfunkciis kiel la unua altrapida fervojo de Ĉinio kun projektita rapideco de 350 kilometroj hore. La 25-an de junio 2017, la sendepende evoluitaj trajnoj Fuxing estis oficiale nomitaj kaj tuj ekuzitaj laŭ la linio inter Pekino kaj Ŝanhajo.


Kun daŭra disvolviĝo de la fervoja industrio, la trajnoproduktado de Ĉinio evoluis de riparado al fabrikado, de imitado al novigo, kaj senĉese disvolvas novajn produktojn. La lando iom post iom realigis altgradigon de fervojo kaj realigis transformigon de ĝenerala ŝarĝo al peza ŝarĝo, de normala rapideco al granda rapideco.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat