Venas la Jaro de Drako, kaj en la sociaj retejoj la diskutado inter ĉinoj pri la traduko de ĉina mitobesto drako fariĝis varma. Multaj retumantoj diris, ke la angla traduko "dragon" havas ege negativan signifon en la okcidenta kulturo, cetere la aspekto de orienta drako estas tute alia, kompare kun tiu de okcidenta drako. Ekzemple, en Esperanto, en PIV la klarigo de la vorto "drako" estas: Fabela besto, kiun antikvuloj imagis kun flugiloj, ungegoj kaj serpenta vosto. Sed en la ĉina kulturo, tiu mitologia besto havas cervajn kornojn, plejparto de ili estas senflugilaj, ili flugas per sia propra dieca forto. Kaj en la koncepto de ĉinoj, ĉina drako ĉiam portas la taskon regi la veteron per pluvo, vento, neĝo kaj nubaro, ili rekte rilatas al agrikultura rikolto, do ĉina drako finfine fariĝis simbolo de imperiestro de feŭda antikva Ĉinio. Fakte, en antikva Ĉinio, multaj negativaj ecoj portataj de okcidenta drako, apartenas al tigro, kiu ŝatas manĝi homon kaj estas minacema kaj fortega, samtempe ankaŭ venkebla.
Jada skulptaĵo de ĉina drako elterigita el la ruino de Hongshan-kulturo en la urbo Chifeng de la Interna Mongolio de Ĉinio. Hongshan-kulturo disvolviĝis antaŭ 5 000 jaroj.
Ora skulptaĵo de ĉina drako farita en la dinastio Qing (1616-1911)
Do kial la ĉina drako, portante feliĉon, bonaŭguron kaj aliajn bonajn kaj pozitivajn elementojn, ekhavis la saman nomon de okcidenta "dragon"? Antaŭ miloj da jaroj, kiam budhismo disvastiĝis en Ĉinio, bonzoj utiligis la vorton 龙 (long), kiel traduko de nago, diabla serpentego en budhismaj sutroj. De tiam, ĉina drako en la impreso de popolo estis riĉega. Sed, ĉina drako restas tute malsama kompare kun sia okcidenta kolego.
Alia deveno spureblas de la tempo de Marko Polo, sed kredinda registro videblas en la vojaĝnotoj de Odoric de Friuli, franciskano, kiu venis al Ĉinio en 1322. En la paĝoj 194 kaj 195 de la franca eldono de "Les Voyages en Asie" (Vojaĝoj en Azio), de li verkita kaj eldonita en 1891, troviĝas: "En Chine, il existe une légende qui dit queles esturgeons remontent tous les ans le fleuve jaune à la troisième lune etque ceux qui réussissent à franchir les rapides de Loung Men, sont transformés en dragons (Loung)." (En Ĉinio, ekzistas legendo, kiu diras, ke karpoj iras supren laŭ la Flava Rivero ĉiujare ĉe la tria lunpleno kaj ke tiuj, kiuj sukcesos trapasi torenton sub Loung Men, transformiĝos en drakojn.) "Loung" estas la prononco de la vorto por ĉina drako (龙). Bedaŭrinde, tradukistoj tiutempe kaj poste ne sekvis tian transliterumon, sed preferis liberan tradukon kiel "dragon". Kiam la italo Nicholas Longobardi, posteulo de la fama misiisto Matteo Ricci, kompilis kaj ĉinigis rakontojn el la Biblio ĉirkaŭ 1602, li tradukis la vorton "dracō" kiel "venena drako", konfirmante la rilatojn inter ĉina "drako" kaj "dragon". Ĉirkaŭ 1815, brita misiisto Robert Morrison ĉinigis la tutan Biblion. La ĉina vorto por ĉina drako estis tradukita en la latinan kiel "dracō" laŭ la traduko de Nicholas Longobardi, kaj poste tradukita en la anglan kiel "dragon". Pro la granda influo de Morrison, populariĝis ĉi tiu traduko: estiĝis konfuzo inter ĉina drako kaj okcidenta drako.
En 1814, la brita misiisto Joshua Marshman publikigis la libron "Elements of Chinese Grammar" (Elementoj de Ĉinlingva Gramatiko), en kiu ĉina drako estis laŭprononce tradukita kiel "loong". En vojaĝtaglibro de iu brita diplomato en Ĉinio publikigita en 1817, troviĝas "the Loong-wang-Miao, or temple of the Dragon King" (la Loong-wang-Miao, aŭ templo de la draka reĝo), ekzistas samtempe "Loong" kaj "Dragon". De tiam la transliterumo de "loong" daŭris ĝis hodiaŭ.
Jen, por eksterlandaj fakuloj kaj misiistoj, "loung" aŭ "loong" funkcias kiel unu el la elektoj de traduko de ĉina drako ekde almenaŭ la 13-a jarcento. En la komenco de la 19-a jarcento oni ekuzis "loong" por fonetikigi, transliterumi kaj traduki la vorton. Tia transliterumo de "龙" ne estas tradukmetodo elpensita de nunaj ĉinoj.
Antaŭ longe iuj kleruloj jam konsciis pri la diferencoj inter ĉina drako kaj tiu okcidenta. Ekzemple, en 1882 J.E. Walker, usona pastro laborinta en Ĉinio, publikigis artikolon "Pagoda, Loong and Foong-Shooy" (Pagodo, Loong-o kaj Fengŝuo). Li diris: "The loong or dragon, as it is commonly translated, is to the Chinese nation all that the eagle is to us, and a great deal more. It is a mysterious, fabulous creature in many respects like the dragon of western fables, but far surpassing it. Not only supernatural, but almost divine qualities are attributed to it." (La loong-o aŭ drako, kiel ĝi estas ofte tradukita, estas por la ĉina nacio ĉio, kion la aglo estas por ni, kaj multe pli. Ĝi estas mistera kaj fabela estaĵo kun multaj trajtoj similaj al tiuj de la drako de okcidentaj fabloj, sed multe superanta ĝin. Oni atribuas al ĝi ne nur supernaturajn fortojn, sed ankaŭ preskaŭ diajn povojn.) La 12-an de februaro 1931, pastoro William Edward Soothill, profesoro pri ĉina lingvo en Oxford-Universitato, faris raporton ĉe la organizo Royal Asiatic Society (Reĝa Azia Societo) en Britio. Li diris: "... Again, in China, it is always beneficent, while the dragon of the west, for the most part, has been considered as maleficent, injuring the people, stealing princesses, and calling forth the heroism of, say, St. George, for its destruction." (... Denove, en Ĉinio ĝi ĉiam estas bonfara, dume la drako de la okcidento, plejparte, estas konsiderata kiel malbonfara, kiu vundas la homojn, ŝtelas princinojn kaj vokas la heroecon de, ekzemple, Sankta Georgo, por ĝia detruo.)
Do, kiu traduko estas preferinda por la ĉina "龙"? Drako aŭ loong-o?
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat