Lanĉita gvidilo por alilandaj laboristoj en Pekino

BY:Rafael Henrique ZerbettoJanuary 31, 2024


En la lastaj jaroj Pekino anoncis kaj plibonigis plurajn politikojn por allogi talentulojn el aliaj landoj, stimuli alilandanojn entrepreni en Ĉinio kaj simpligi procedurojn pri dungado, entreprenado, pagado de impostoj ktp. Kiel parto de tiu klopodado, la 26-an de januaro Pekino lanĉis gvidilon por alilandaj laboristoj en Pekino.


La gvidilo prezentas en konciza kaj simpla maniero la informojn bezonatajn de alilanda talentulo por serĉi postenon en Pekino, peti vizon, registri sian loĝadreson, plenumi sanekzamenon, akiri restadpermesilon kaj laborpermesilon. La gvidilo ankaŭ klarigas la diferencon inter malsamtipaj restadpermesiloj kaj provizas informojn pri socia asekuro, pago de impostoj kaj fondo de entrepreno en Ĉinio.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat