Pollando eldonis novan poŝtmarkon pri Esperanto!

BY:Rafael Henrique ZerbettoJanuary 26, 2024

En la fino de la jaro 2023 Pollando lanĉis novan poŝtmarkon por omaĝi Esperanto-eventon en tiu lando. Tie naskiĝis Esperanto, kaj tie renaskiĝas la tradicio valorigi la Esperantan kulturon per filatelo.



Ĉi tiun fojon, oni elstarigis la jubileon de 25 jaroj de la Renkontiĝo de Esperantistoj GRUPE en la urbo Gliwice. Tion iniciatis Pola Esperanto-Asocio, kaj interesitaj kolektantoj povas alpreni pliajn informojn per www.esperanto.pl. La kreinto de Esperanto, Lazaro Ludoviko Zamenhof, naskiĝis en Bjalistok, urbo kiu nuntempe apartenas al Pollando. Tie li lanĉis la "Unuan Libron" de la internacia lingvo en la jaro 1887.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Esperanto-Asocio de San-Paŭlo









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat