Laŭlonge de historio, Ĉinio disvolvis sian propran muzikan tradicion, kiu inkluzivas grandan nombron de tradiciaj muzikiloj. Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas aparte riĉa je unikaj tradiciaj muzikiloj. Por daŭrigi la lokan muzikan tradicion, farado de muzikiloj estas bezonata, kaj la tekniko pri farado de tradiciaj muzikiloj estas delonge heredata. Ni vizitis atelieron de muzikilfaristo en Kaŝgaro por koni la procezon de muzikilfarado.
Metiisto laboras en farado de tradicia muzikilo.
Jen kiel aspektas labortablo de muzikilfaristo.
Kelkaj muzikiloj faritaj surloke
Sperta majstro kontrolas pecon de muzikilo, kiun li faras.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat