Belaj momentoj de novjaro por kamparanoj en Xizang

BY:Gao ShuyuanJanuary 18, 2024

La unua tago de la dekdua monato laǔ la tibeta kalendaro (la 12-a de januaro) estas novjaro por kamparanoj en la urbo Rikaze de Xizang.



La trian tagon de la monato, lokanoj pendigis novajn preĝ-flagojn sur tagmento de sia domo aǔ sur la montopinto, dezirante prosperon al sia lando kaj feliĉon al la popolo.



En nova domo ludas infanoj, vestitaj en etna kostumo (fotita en la 12-a de januaro)



En la unua tago de la monato, oni dediĉas qiema-on, dezirante al familianoj sanon, longvivon kaj feliĉon. Qiema-o estas ligna skatolo entenanta frititajn semojn de tritiko kaj zanba-o (faruno el rostita ĉingke-hordeo), kaj ĉingke-hordeaj spikoj, ruĝaj pikfloroj kaj buterfloroj estas trapikataj en la skatolo.


La urbo Rikaze estas konata kiel grenejo de Xizang. Tie la permane farita ĉingke-vino estas nemankebla trinkaĵo por la novjaro.



Tibetanoj kune dancas guozhuang-dancon por adiaǔi la pasintan jaron kaj bonvenigi la novjaron.


Redaktoro: Gao Shuyuan








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat