En la 19-a de januaro, por festi la alproksimiĝantan Drakan Jaron laǔ la tradicia ĉina lunkalendaro, la Poŝta Administracio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) emisios specialajn poŝtmarkojn.
La poŝtmarkserio havas 10 pecojn, kaj ĉiu kostas 1.5 usonan dolaron. La bildo sur la liva peco estas la emblemo de UN, kaj drako kun nubaro, desegnita de ĉina artisto Pan Hu, aperas sur la dekstra peco.
En majo 2010, la administracio komencis emisii seriajn poŝtmarkojn pri la 12 simbolaj bestoj de Ĉinio, ĝis 2021 ĝi jam emisiis 12. La ĉi-jara, por la Draka Jaro, estas la 3-a poŝtmarkserio de la dua dekdujara ciklo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat