Ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestis Jarkunvenon de Monda Ekonomia Forumo 2024

BY:Xie RuifengJanuary 17, 2024

La 16-an de januaro ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestis la Jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo, kaj faris gravan salutparoladon. La Jarkunvenon prezidis Klaus Schwab, fondinto kaj ĉefdirektoro de la forumo.



Li Qiang diris, ke ĉi-jare la jarkunveno havas la ĉeftemon "restarigi interfidon". Fido staras surbaze de nia espero pri bela estonteco kaj volo por realigi tian estontecon. Ĝuste kiel ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la mondo eniĝis en epoko de grandaj ŝanĝiĝoj, sed ne ŝanĝiĝos la direkto de homara disvolvado, ne ŝanĝiĝos la logiko de monda evoluado, nek ŝanĝiĝos la tendenco de komuna estonteco de la homaro, ĉiuj devas forlasi antaŭjuĝojn, kunpremi breĉojn kaj trakti unuj la aliajn sincere por atingi komunan celon.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat