Publikiĝis shanxi-a folklora kanto Ruĝpersikaj floroj, blankabrikotaj floroj

BY:Gao ShuyuanJanuary 10, 2024


Lastatempe, publikiĝis Ruĝpersikaj floroj, blankabrikotaj floroj, folklora kanto kun trajto de Shanxi-provinco, kiel nova sukceso kadre de esperantigo de ĉina folklora kanto.



Esperantigo de la kanto estas lanĉita de Ĉina Esperanto-Ligo, tradukita de konata poeto Lu Jixin, kantita de Wang Teng, instruisto de Xinghualing-a Element-Lernejo de Shanxi-provinco kaj Yang Weijia, vicsekretario de Chongqing-a Esperanto-Asocio. La kanto originas el du kantoj de Zuoquan-gubernio de Shanxi-provinco, kiuj priskribas amon de lokaj gejunuloj kaj ilian ĝojon en flormaro de printempo. Per la kanto, oni povas koni la kamparan vivon post efektivigo dereformado kaj pordmalfermo.


La ario de la kanto estas tipa zuoquan-a florrilata muzikaĵo, kiu estas enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio en 2006.


Redaktoro: Gao Shuyuan 









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat