La unua granda krozoŝipo produktita de Ĉinio plenumis sian inaŭguran vojaĝon

BY:Gao ShuyuanJanuary 9, 2024

Lastatempe, la unua granda pasaĝera krozoŝipo ADORA CRUISES, produktita de Ĉinio, plenumis sian inaŭguran vojaĝon.





La krozoŝipo longas je 323.6 metroj. Kun totala tunaro de 135 500 tunoj, ĝi havas 2 125 luksajn gastoĉambrojn kaj apartamentojn, kaj povas maksimume enteni 5 246 pasaĝerojn.


En la inaǔgur-vojaĝa sezono ekde la 1a de januaro, ĝi veturas de Ŝanhajo al Japanio, la Korea Respubliko kaj aliaj nordorientaziaj turismaj cellokoj. La prezo de la vojaĝo varias inter 2 000 juanoj (279 usonaj dolaroj) al 10 000 juanoj (1 397 usonaj dolaroj). Estontece ĝi liveras servon al sudorientaziaj cellokoj. 


Redaktoro: Gao Shuyuan









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat