2024 estas la jaro de 60-jariĝo de fondiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, ankaŭ la ĉin-franca turisma jaro. La 5-an de januaro, en la ĝardeno de Harbina Glacia kaj Neĝa Mondo de la urbo Harbino, la provinco Heilongjiang de nordorienta Ĉinio, oficiale komenciĝis la turisma jaro antaŭ la du glaciaj "Ĉiela Altaro" kaj "Katedralo Nia Damo de Parizo".
La Katedralo Nia Damo de Parizo, konstruita en la 12-a jarcento, estas unu el la plej reprezentecaj antikvaj konstruaĵoj de Francio. La Ĉiela Altaro en Pekino, finkonstruita en 1420, estas la plej granda antikva konstruaĵaro por kultivi la ĉielon konservata ĝis nun. Vespere de la 6-a de januaro, la du glaciaj vidindaĵoj kun la formoj de ambaŭ konstruaĵoj ekbrilis en lumo, ilia beleco altiris multajn turistojn.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat