En 2022 okazis du gravaj jubileoj kiujn la monda esperantista medio preteratentis. Temas pri la 130-a datreveno post la fondiĝo de la unua E-societo “Espero” en Rusio en 1892. Ĝi estis oficiale registrita kun la rajto fondi E-filiojn tra la tuta Ruslanda Imperio.
La dua jubileo estas, ke en 2022 pasis 70 jaroj post la morto de la mondfama rusa blinda verkisto kaj esperantisto Vasilij Eroŝenko.
Parte estas nia kulpo, ne prezentinte konatajn informojn pri la pionira periodo de “Espero”, tamen la problemo estas solvebla, ĉar estas kolektita granda teksta materialo pri E-movado en Peterburgo de 1890 ĝis hodiaŭ.
Pri la dua jubileo ni rapidas solvi hodiaŭ.
Vasilij Eroŝenko naskiĝis en plurinfana familio, krom li estis 10 gefratoj. Neniu antaŭsciis, ke el ordinara blinda vilaĝa knabo maturiĝos mondfama verkisto, vojaĝanto, pedagogo kaj instruisto. Vasilij Eroŝenko interrilatis kun anarkiistoj kaj socialistoj, sociagantoj kaj studentoj, policanoj kaj ĝendarmoj, verkistoj kaj ĵurnalistoj, altranguloj kaj nudpiedaj senhejmuloj.
Li vizitis de Anglio en Okcidento ĝis Japanio en Oriento, de Jakutio en Nordo ĝis Kalkato (nun Kolkato) en Sudo.
Li amikiĝis kaj premsalutis permane al Agnessa Alexander, William Phillimore, Nakamura Kiyoo, Osaka Kenzi, Oosugi Sakae, Akita Uzyaku kaj aliaj.
Eroŝenko dediĉis multajn jarojn al esplorado de instrusistemoj por klerigado de blinduloj. Ricevitan sperton li utile uzis en Sovetio.
Li almenaŭ donis ian literaturan stilon al E-literaturo, liajn verkojn ŝatis multaj legantoj precipe kaj komence en Japanio, Ĉinio kaj Sovetio, kaj poste en la tuta mondo.
Dum la vivo de Eroŝenko, rusa legantaro almenaŭ ion sciis aŭ aŭdis pri li. Nur post lia morto, dank’ al artikoloj publikigitaj en la Esperanta kaj rusa lingvoj en 1958, venis ondego da artilokoj kaj esploroj pri Vasilij Eroŝenko. En sovetia kaj rusa gazetaro, de 1958 ĝis 2023 aperis centoj da artikoloj pri liaj verkoj kaj biografioj. Li estis eĉpli fama ol Zamenhof mem, sed 80% de la artikoloj remaĉadis banalajn faktojn: kie li vivis, kien li vojaĝis, kion li verkis. Tamen la vivo kaj kreado de Vasilij Eroŝenko inspiris multajn homojn por evoluigi liajn ideojn kaj strebojn.
Laŭmerite, la nomo de Eroŝenko aperis en seriozaj verkoj kiel Ordeno de la Verda Plumo de Josip Pleadin (2006) kaj Nia Diligenta Kolegaro -- Biografioj de 200 Eminentaj Esperantistoj (elektitaj el 250 kandidatoj) de Halina Goreckaja kaj Aleksander Korĵenkov (2018).
La Eroŝenko-Domo-Muzeo en la vilaĝo Obuĥovka estas la sola objekto en Rusio dediĉita al esperantisto.
Certe por la legantoj estas interese konatiĝi kun la persono. Ni prezentas koncizan biografion de Vasilij Eroŝenko.
Eroŝenko(ruse: Ерошенко), Vasilij Jakovleviĉ(12.01.1890-23.12.1952), vilaĝo Obuĥovka, distrikto Staro-Oskola, gubernio Kurska -- 23.12.1952, vilaĝo Obuĥovka, regiono Kurska. Li estis duonruso-duonukraino, blinda esperantisto, E-verkisto, mondvojaĝanto, instruisto, pedagogo de blinduloj, muzikisto kaj amatora poeto. Li esperantistiĝis en 1910 ĉe instruistino Anna Ŝarapova.
Li naskiĝis en vilaĝana multinfana familio. Lia patro Jakov Vasiljeviĉ Eroŝenko (1866?—1948) kaj patrino Evdokia Vasiljevna Eroŝenko (1866?—1942) havis 11 geinfanojn (eĉ pli) sed elvivis nur ok: la filinoj Neonila (1887-1972), Pelagija (1891-1947), Maria (1897-1979), Anna (1898-1900), Antonina (1902-post 1980), Jelizaveta (23.04.1906-22.05.1906); la filoj Aleksandr (1888-1942?), Vasilij (1889-1952), Stefan (1893-?), Boris (1899?-1901), Ivan (1901-?). La familio Eroŝenko estis unu el la plej riĉaj en la vilaĝo, kiu post 1912 havis propran teron kaj ĉiuj geinfanoj ricevis edukon.
Eroŝenko plene blindiĝis 4-jaraĝa pro morbilo. En 1899-1908 li studis en klerig-eduka lernejo en Moskvo kaj ekposedis kvarklasan komencan ĝeneralan metian kaj muzikan klerojn. En 1910 Eroŝenko vizitis E-Instituton en Moskvo funkciantan sub gvido de Aleksandr Saĥarov.
En 1909-1914 Eroŝenko, kiel dua violonisto, ludis en simfonia orkestro de blinduloj en Moskvo.
Dank' al klopodoj de Anna Ŝarapova, de februaro ĝis septembro 1912 Eroŝenko sukcese vizitis Brition, kie li, de la 20-a de majo ĝis la 23-a de julio, studis en Reĝa Normala Kolegio kaj ankaŭ en Akademio Muzika por Blinduloj en Norvudo, kie li ellernis la anglan. Reveninte el Anglio, Eroŝenko komencis studi la japanan lingvon.
La 27-an de aprilo en 1914 Eroŝenko venis al Japanio, li studis masaĝarton kaj nadlopunkturon en tokia blindul-lernejo. Samtempe Eroŝenko aktive partoprenis en la japana E-movado per lekcioj kaj koncertoj; kelkaj liaj prelegoj pri Esperanto kaj Bahai-kredo estis prezentitaj sur la paĝoj de Japana Esperantisto, kelkajn artikolojn publikigis Amerika Esperantisto.
En 1916 dum mallonga tempo li praktikis masaĝon en Bangkoko (Tajlando).
En 1917-18 Eroŝenko instruis en misiista blindul-lernejo en Moulmein (Birmo), poste restadis en Bengalio. Somere 1919 Eroŝenko revenis al Japanio, de kie li estis ekzilita en junio 1921 pro la diskonigo de socialismaj kaj anarkiaj ideoj.
Aŭtune 1921 Eroŝenko instruis en Ŝanhaja Instituto de propagando de Esperanto ĉe Ŝanhaja E-Ligo. Laŭ invito de pekinaj esperantistoj, Eroŝenko en 1922-23 instruis Esperanton kaj rusan literaturon en Pekina Universitato. Tiam ĉe la Universitato estis fondita E-kolegio. En Pekino Eroŝenko loĝis ĉe Lusin. En Pekina E-Ligo oni elektis Eroŝenkon kiel sekretarion kaj li estis oficiala delegito en la 14-a UK en Helsinko (1922) kaj en la 15-a UK en Nurembergo (1923), samtempe li partoprenis en la dua kaj tria kongresoj de blinduloj. Dum la 15-a UK, Eroŝenko estis premiita pro la deklamo de Antaŭdiro de Ciganino, laŭ rememoroj de Kálmán Kalocsay.
En 1924-1928 Eroŝenko estis lektoro kaj tradukisto en japana grupo de Komunista Universitato por Laboristoj de Oriento (KUTV). Ankaŭ Eroŝenko apartenis al literatura grupo “Nikitinaj sabat-tagoj” en Moskvo.
En 1926 Eroŝenko partoprenis en la 6-a SAT-Kongreso, okazinta en Leningrado.
En 1928-1929 Eroŝenko estis neoficiala kunlaboranto de moskva Centra Estraro de Tutrusia Societo de Blinduloj.
En 1930-1932 Eroŝenko instruis la rusan lingvon kaj matematikon en Ponetajevka Profesia Lernejo por Blinduloj.
En 1932-1934 Eroŝenko laboris kiel korektisto en moskva tipografio № 19 de reliefa tiparo.
En 1934-1945 Eroŝenko laboris en Turkmena Soveta Socialisma Respubliko, kie li fondis kaj estris ĝis 1942 la unuan respublikan orfej-blindulejon kun la komenca kvinklasa lernejo, li ankaŭ kreis projekton de brajla alfabeto por turkmena lingvo, kiun tiutempe oni konsideris kiel la plej perfekta el la prezentitaj.
En 1945-1946 Eroŝenko instruis la brajlan, la rusan kaj literaturon en Zagorska Muziklernejo por milit-blinduloj.
En 1946-1947 Eroŝenko instruis la anglan en Moskva Instituto de Blindaj Infanoj.
En 1949-1951 Eroŝenko instruis en Taŝkenta Vespera Blindul-lernejo por Analfabetoj ĉe Uzbeka Societo de Blinduloj (Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko).
La 23-an de decembro 1952, Eroŝenko mortis en la vilaĝo Obuĥovka, en la distrikto Staro-Oskola de la regiono Kurska, kaj estis entombigita samloke.
Eroŝenko verkis en la lingvoj japana, rusa kaj Esperanta. Liajn verkojn oni publikigis en periodaĵoj de Japanio, Ĉinio kaj Koreio. En Japanio, post ekzilo de Eroŝenko, estis eldonitaj tri verkaroj japanlingve: Kantoj antaŭ Tagiĝo, La Lasta Ĝemo, Por la Homaro.
La vastan popularecon en la 1920-aj jaroj akiris la verkoj de Eroŝenko en Ĉinio tradukitaj de Lusin el la japana. En Ĉinio estis eldonita Fabeloj (1922), plurfoje reeldonita, la teatraĵo Persikkolora Nubo (1922) kaj la kolekto de artikoloj Ŝipeto da Feliĉo (1931). La Eroŝenko-verkaron oni plu reeldonas en Ĉinio kaj Japanio.
En Sovetio, Eroŝenko verkis artikolojn pri la vivo kaj klerigado de blinduloj en diversaj landoj en la rusa blindula gazetaro aperanta en la 1920-30-aj jaroj. Antaŭ lia reveno al Sovetio, Eroŝenko, pere de Esperanto, multe vojaĝis tra Oriento kaj Okcidento, ĉar li interesiĝis pri la sistemoj de klerigado, edukado kaj laborigado de blinduloj en diversaj landoj. Eroŝenko multe vojaĝis tra Sovetio. Kiam li intencis viziti sian fraton loĝantan en Ĉukotko, li iris al Ĉukotko (1929), kaj kiam li estis serĉanta laboron kiel instruisto, li vizitis blindul-lernejon en Doldino, Jakutio (1951).
Eroŝenko, krom Esperanto, scipovis la rusan, anglan, japanan, turkmenan, eble ukrainan, kaj sufiĉe bone la francan, germanan kaj latinan. Dum siaj vizitoj al Japanio, Tajlando, Birmo kaj Barato, li studis la lokajn lingvojn. Li scipovis ludi violonon, gitaron kaj balalajkon. Eroŝenko tre ŝatis kaj bone ŝakludis, ekzemple, kiam en 1938 en Leningrado okazis la Unua Tutrusia Ŝakturniro inter blinduloj, li gajnis la trian lokon.
Eroŝenko havis nek familion, nek infanon.
Omaĝe al Eroŝenko
En la vilaĝo Obuĥovka, okaze de la 100-jariĝo de la verkisto, estis malfermita Literatura Memor-Muzeo kiel filio de staro-oskola regionesplora muzeo. En la korto de la domo estas busto de Eroŝenko.
La ekspozicioj dediĉitaj al Eroŝenko estas en la Muzeo de Historio de Patria Tiflopedagogio, en Centra Muzeo de Tutrusia Societo Blindula (Moskvo) kaj en Belgorodaj Literatur-Histori-Regionesplora Muzeoj.
En la 1990-aj jaroj, la Unua Moskva Lernejo por Blinduloj kaj la blindul-lernejo en Aŝĥabado (Turkmenio) alportis la nomon de Eroŝenko. Bedaŭrinde la lernejoj ne plu ekzistas. Ekde 1990, en Belgorodo la nomon de Eroŝenko portas la Ŝtata Speciala Biblioteko por Blinduloj kaj la stratoj en la vilaĝo Obuĥovka kaj en la urboj Starij Oskol, Belgorodo (Rusio), Lvov (Ukrainio).
Bustojn kaj monumentojn de Eroŝenko faris la skulptistoj Nikolaj Blaĵkov (Odeso), Je. Dzindra (Lvov), S. Dudnik (Moskvo), V. Kolesnikov (Starij Oskol), V. Gorin (Belgorodo), S. Fedorov (Jalto), interalie.
En 1983 estis fondita Eroŝenko-fonduso por financa helpado al blindaj esperantistoj ĉe Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE).
Pri Eroŝenko estas produktitaj filmoj:
Dokumentaj:
Mia Vivo, Kiel Ĉiam, Estas Bela.1978, 10 minutoj;
La Verda Stelo de Vasilij Eroŝenko.1990, 30 minutoj;
Pri Vasilij Eroŝenko.1991, 20 minutoj;
La Eminenta Blindulo. 2012, 21 minutoj;
Amatoraj:
Mi Ekbrulis en Mia Koro la Fajron. 1990, 6 minutoj;
La Homo-legendo. 2014 (1990), 4 minutoj;
Homo, Kiu Ekvidis la Mondon. 2014, 16 minutoj;
Vasilij Eroŝenko. La Vojo al la Suno. 2015, 26 minutoj.
Estas konataj 5-6 teatraĵoj pri Eroŝenko, el kiuj estas surscenigita soveta-japana fantasta tragikomedio La Vojaĝo al Revo (1987, Teatro de la Juna Spektantaro);
Blinda Vidkapablo (teatro La Mamma); La Floro de Justo kaj Kruĉo da Saĝeco (2015, pupteatro Skaz).
Estas informoj pri teatraĵoj pri Eroŝenko aŭ laŭ liaj verkoj surscenigitaj fare de amatoraj teatrotrupoj de esperantistoj. La literatur-muzika komponaĵo La Vivo de Vasilij Eroŝenko; precipe de kluboj de E-blinduloj: sub gvido de s-ino Tamara Andrejeva, E-klubo Amikaro, Sankt-Peterburgo.
Konserviĝis dumvivaj portretoj de Eroŝenko faritaj de japanaj pentristoj Tsuruta Gorō kaj Nakamura Tsune (Tokio, 1920), de germana grafikisto R. Rudolph (Lepsiko, 1924), kaj de E. A. Kacman (Moskvo, 1930);
Omaĝe al Eroŝenko estis emisiitaj kovertoj: Poŝto de Sovetio en 1989, Ukrainio en 2003, ankaŭ neoficialaj poŝtmarkoj de Ukrainio kaj monera insigno (privata emisio, 2007). E-klubo Elbruso (Kislovodsko) en 1990 produktis E-insignon kun portreto de Eroŝenko. En 2015, en Japanio estis emisita kolora insigno kun portreto de Eroŝenko.
Serĉado inter japanaj, ĉinaj kaj sovetiaj esperantistoj cele kompili biografion kaj konservi krean heredaĵon de Eroŝenko komenciĝis post la artikolo de sovetia ĉinologo Vladimir Rogov La Rusa Amiko de Lusin (1958).
En 1959, memore al la verkisto, Takasugi Itiro eldonis en Tokio trivolumaron de Plena Verkaro de Eroŝenko.
En 1962, ĉinologo Roman Belousov preparis la unuan kolekton de verkoj de la aŭtoro en la rusa Koro de Aglo, kaj en 1977 la duan kolekton Elektito. Librojn pri Eroŝenko eldonis ukrainia esperantistino, verkistino kaj tradukistino Nadia Andrianova-Hordienko, kun la titolo Ekbrulis mi Fajron en Kor' (en la ukraina 1973, 1977) kaj ĵurnalisto Aleksandr Ĥarkovski kun la titolo La Homo, Ekvidinta la Mondon (en la rusa 1978). Informojn pri Eroŝenko kolektis ankaŭ sovetiaj esperantistoj: Ivan Sergejev, Georgi Korotkeviĉ, Aleksandr Ĥarkovski, Ivan Bril', Anatolij Masenko, Aleksandr Pankov, Miĥail Verbicki, Vladimir Blaĵkov, Tatiana Aŭderskaja, Boris Kolker, lernantoj de Eroŝenko en la Moskva Instituto de Blinduloj Viktor Glebov kaj Viktor Perŝin, kaj multaj aliaj.
Dank' al iniciatoj de la entuziasmuloj Aleksandr kaj Boris Osykov en 2020, aperis en populara ruslingva libroserio Vivo de Eminentaj Personoj la verko Eroŝenko: Vivis, Vojaĝis, Verkis.
Ekde 2004 fruktodone laboras la internacia scienc-esplora grupo Vasilij Eroŝenko kaj Lia Epoko kun esploristoj de Ukrainio, Rusio, Germanio, Japanio kaj aliaj landoj, kelkaj el ili estas esperantistoj. El tiuj esploroj rezultas multe da tradukoj kaj artikoloj pri Eroŝenko. Frukto de la komuna kunlaboro estas eldonita en Japanio Esearo Omaĝe al Vasilij Eroŝenko. 1890-1952, Tokio, 2015.
En Japanio, lian vivon kaj verkaron esploris Takasugi Itiro (1908-2008), la aŭtoro de tri biografioj de Eroŝenko (1956, 1959, 1982); Mijamoto Masao (1913-1989); Mine Jositaka (1941-2017), eldoninto de sesvoluma serio de Eroŝenk-verkaro; Sibajama Dziniti; Kikusima Kadzuko (ps. Krizantemo). En Ĉinio, similan laboron faris Hu Guozhu (ps. Miĉino) kaj aliaj.
Honore al Eroŝenko kaj memore al la 92-a UK en 2007, estis emisiitaj medaloj en Ukrainio kaj Japanio.
En Rusio, ekde 2002 estas tradiciaj internaciaj sciencaj Interret-konferencoj “Vasilij Eroŝenko kaj Lia Epoko” dediĉitaj al esplorado de lia vivo kaj verkaro.
Hodiaŭ estas pretaj artikoloj kaj esploroj taŭgaj por esti eldonitaj almenaŭ broŝurforme.
Anatolo Sidorov (Sankt-Peterburgo, Rusio)
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat