En Turfana Muzeo estas eksponataj pluraj antikvaĵoj elfositaj el ruinoj de antikvaj tombejoj. Mumioj estis trovitaj en bona stato, konservataj de la lokaj klimat-kondiĉoj, kaj en tomboj ankaŭ estis trovitaj tukoj, manĝaĵoj, ornamaĵoj kaj aliaj aferoj, kiuj spuras kulturon kaj tradiciojn de Gaochang kaj aliaj antikvaj urboj en antikveco.

Tritiko de Han-dinastio trovita en la tombejo Shengjindian

Mano de mumio de la dinastio Orienta Zhou, elfosita en la tombejo Yanghai

Mumio de viro de Tang-dinastio, elfosita en la tombejo Astana

Kupra okulmasko de la dinastioj Jin kaj Tang, elfosita en la tombejo Badam
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
