Ŝibeoj, majstroj pri arkpafado

BY:Rafael Henrique ZerbettoJanuary 2, 2024

En la Ŝibe-a Aŭtonoma Distrikto Qapqal de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio vivas 19 mil anoj de ŝibe-a etno, konataj pro sia lerteco pri arkpafado. Multaj arkpafistoj naskiĝintaj en Qapqal-distrikto fariĝis famaj kaj venkis gravajn naciajn kaj internaciajn konkursojn. Por stimuli turismon kaj enspezigi lokanojn, estis konstruita memorhalo pri arkpafado, kie troviĝas specimenoj de antikvaj kaj modernaj pafarkoj, malsamspecaj sagoj kaj ankaŭ omaĝoj al lokaj sportistoj. Post vizito de la memorhalo, vizitantoj povas mem sperti arkpafadon, superrigardataj de lokaj pafarkmajstroj.


Eksponaĵo pri fabrikado de pafarkoj kaj sagoj


Pafarkoj


Loka arkpafisto instruas arkpafadon al vizitantoj.

Statuo sur placo omaĝas la tradicion de ŝibeoj pri arkpafado.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat