Okazis kunsido de Centra Komitato de KPĈ memore al 130a naskiĝtago de Mao Zedong

BY:Xie RuifengDecember 29, 2023


Antaŭtagmeze de la 26a de decembro okazis kunsido en Pekino memore al la 130a naskiĝtago de Mao Zedong. Faris gravan paroladon Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono. Li emfazis, ke kamarado Mao Zedong estas granda marksisto, granda proleta revoluciulo, strategiisto kaj teoriisto, granda pioniro ĉiniiganta la marksismon, granda fundamentometinto en la konstrua afero de la ĉina socialisma modernigo, granda patrioto kaj nacia heroo de Ĉinio ekde la moderna epoko, kerno de la unuageneracia centra gvidantaro de la partio, granda homo de la epoko, gvidanta la ĉinan popolon radikale ŝanĝi sian sorton kaj la aspektojn de la lando, granda internaciisto, kiu faris esencajn kontribuojn por liberigi subprematajn naciojn de la mondo kaj progresigi la homaron. La penso de Mao Zedong estas valora spirita riĉaĵo de KPĈ, kaj longe gvidos KPĈ. La plej bona memorigo al kamarado Mao Zedong estas ja plue antaŭenigi la aferon de li kreitan.


Ĉeestis la kunsidon ankaŭ la membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ. Antaŭ la kunsido Xi Jinping kaj aliaj ŝtataj gvidantoj venis al la Memoriga Halo de Prezidanto Mao, kaj faris tri riverencojn antaŭ la sidstatuo de Mao Zedong kaj rigardis kun respektego la restaĵon de Mao Zedong.


(el ĈRI)  

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat