Sun Mingxiao estis elektita kiel Esperantisto de la Jaro 2023

BY:December 18, 2023


Sun Mingxiao (Semio) estas 59-jara esperantisto el Ĉinio, kiu disvastigas la lingvon en universitataj rondoj. Antaŭ dek jaroj li iniciatis Esperanto-Muzeon en Zaozhuang-a Universitato, kiu rapide fariĝis la plej granda tiutipa institucio en Azio kaj unu el la plej grandaj en la mondo, kun 26 mil ekspoziciaĵoj sur 680 kvadrataj metroj. Dum pluraj jaroj Sun Mingxiao instruis Esperanton en la sama universitato, ekde 2018 kadre de la nova kvarjara bakalaŭra programo. En 2023 li emeritiĝis en sia laboro, sed daŭre aktivas por Esperanto.


La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Plie: https://sezonoj.ru/2023/12/jaro-7/?_utl_t=fb&fbclid=IwAR0XMebiNtzlGShic5iL6P_Fw_SMx1iD9CN0uQSUhIm_DwnbImSWfdAYZaE


Redaktoro: Sheng Min

(el La Ondo de Esperanto)








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat