Traktado de klimatŝanĝiĝo: Ĉinio plenumas siajn promesojn

BY:Gao ShuyuanDecember 14, 2023

Fine de septembro de la kuranta jaro, la instalita kapacito de la nove aldonitaj ventenergiaj generatoroj en Ĉinio estis sur la unua loko de la mondo por 14 sinsekvaj jaroj. Nun, preskaŭ duono de la instalita kapacito de la tutmondaj fotovoltaaj generatoroj estas en Ĉinio. Pli ol 50% de novenergiaj veturiloj de la mondo veturas en Ĉinio. Kvarono de la novaj arbarigitaj areoj de la mondo estas en Ĉinio.


Per ĉi tiuj datumoj, oni povas kompreni kial la kontribuo de Ĉinio vekis atenton de ĉiuj partioj ĉe la 28a Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo (COP28) en Dubajo.


Kiel la plej granda evoluanta lando de la mondo, Ĉinio ludis ŝlosilan rolon por konkludo kaj validiĝo de la pariza interkonsento kaj klopodis por atingo de longtempaj celoj. Ĉinio prenis traktadon de klimatŝanĝiĝo kiel nacian strategion, ekspluatis renovigeblajn energiojn, starigis politikan sistemon pri kulmino de karbona emisiado kaj karbona neŭtraleco, antaŭenigis strukturan reĝustigon de industrio, energio kaj transportado kaj starigis la plej grandan tutmondan merkaton pri karbona emisiado en la mondo. En 2022, la karbona emisiado de Ĉinio malpliiĝis je pli ol 51% kompare kun 2005, kaj la proporcio de la konsumado de nefosiliaj energioj atingis 17.5%. Dum la pasinta jardeko, Ĉinio konservis ekonomian kreskon je 6.2% kun averaĝa jara konsumo de energio je 3%.  


Samtempe, Ĉinio aktive antaŭenigis tutmondan klimatan regadon kaj liveris subtenon kaj helpon al aliaj evoluantaj landoj per sud-suda kunlaboro. Ekzemple, en Kenjo, la 50-megavata Garissa-centralo, la plej granda fotovoltaa centralo en Orient-Afriko, konstruita de ĉina firmao, ekfunkciis en 2019. Ĝi povas kontentigi la postulon pri elektro de pli ol 380 000 homoj el 70 000 familioj, efike mildigante la nesufiĉecon de loka elektroprovizo. Ĝis la fino de junio 2023, Ĉinio subskribis 46 dokumentojn de sud-suda kunlaboro pri klimatŝanĝiĝo kun 39 evoluantaj landoj.


Nun, tutmonda klimata regado postulas ne nur parolajn promesojn, sed ankaŭ praktikajn agadojn. Neniu lando povas sin teni for de klimatŝanĝiĝo. La fundamenta maniero por la homaro trakti klimatŝanĝiĝon estas per praktiko de multflankismo kun la Unuiĝintaj Nacioj ĉe la kerno, plene respondi al la zorgoj de evoluantaj landoj kaj unuiĝi kaj kunlabori por antaŭenigi verdan transformadon. Ĉinio plu kontribuos al tutmonda klimata regado laŭ sia kapablo, strebante por atingi la kulminon de karbona emisiado antaŭ 2030 kaj karbonan neŭtralecon antaŭ 2060.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat