Xi Jinping intervidiĝis kun Nguyen Phu Trọng

BY:Xie RuifengDecember 14, 2023


Posttagmeze de la 12a de decembro ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto Xi Jinping faris interparolon kun ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio Nguyen Phu Trong. Post la interparolo, Nguyen Phu Trong invitis Xi Jinping al malgranda tekunsido kaj la du ĝeneralaj sekretarioj plue faris profundajn interŝanĝojn en amika etoso.


Sekve Ĉinio kaj Vjetnamio deklaris novan pozicion de la rilatoj inter la du landoj kaj la du partioj, surbaze de profundigo de ampleksa strategia kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj kune konstrui komunumon de komuna estonteco por Ĉinio kaj Vjetnamio kun strategia signifo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat