Nova metodo por energia konservado kaj medi-protekado: "Klimatizilo per rivera akvo"

BY:Gao ShuyuanDecember 14, 2023

En la Civitana Centro de la Nova Distrikto Jiangbei, Nankino, ĉiuj lokaj konstruaĵoj havas klimatizilon funkciigatan per akvo el la rivero Jangzio. Tiu ĉi sistemo liveras servojn al publikaj konstruaĵoj sur areo de preskaŭ 12 milionoj da kvadrataj metroj, reduktante karbonan ellasadon je 140 mil tunoj jare. Ĝi ŝparas elektron je 140 milionoj da kilovathoroj, kio egalas al la jara elektra konsumo de 56 000 urbaj familioj en Nankino.


Kiel ĝi ŝparas energion? La ŝlosilo estas, ke tradiciaj klimatiziloj ŝanĝas aeron kiel varmoŝanĝilo, dum tiu klimatizilo uzas akvon.


Ni povas rigardi tiun sistemon kiel grandegan fridujon. Ĝi unue malvarmigas la riverakvon per kondensilo, kaj poste transportas la malvarmigitan akvon al diversaj distribuejoj. Somere, la sistemo malvarmigas akvon ĝis la temperaturo de 5℃. Vintre, ĝi provizas varmigitan akvon kun la maksimuma temperaturo de 48℃. Rivera akvo estas pli varma ol aero en vintro kaj pli malvarma en somero. Kaj estas temperatura diferencojepreskaŭ 10℃inter la riverakvo kaj la aero.Kompare kun varmigo aǔ malvarmigo de aero, tiu de akvoŝparas pli da energio.



Jen konstruaĵo kun klimatizilo funkciigata per riverakvo en la Civitana Centro de la Nova Distrikto Jiangbei, Nankino, orienta Ĉinio.


Redaktoro: Gao Shuyuan









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat