Kaŝgara Teknika Kolegio en Xinjiang

BY:Rafael Henrique ZerbettoDecember 14, 2023

Fondita en 1978, Kaŝgara Teknika Kolegio estas publika altlernejo funkcianta tuttage. Ĝi havas tri kampusojn kaj ĵus estigis branĉon en Jiashi-distrikto. La kolegio havas pli ol 10 mil studentojn, kaj ili ĉiuj profitas de la nacia politiko "tri esceptoj kaj unu subteno". Tio signifas, ke studentoj ricevas senpagan edukadon kaj financan helpon (ekde 2017, la kolegio elspezis pli ol 124 milionojn da juanoj en financa subteno al 30 664 studentoj). Aldone, elstaraj lernantoj ricevas stipendion je 6 mil juanoj jare. La fakoj instruataj en la kolegio estas deciditaj surbaze de la lokaj bezonoj, kaj nuntempe ili estas dividitaj en sep fakoj: modernaj servoj, kuirarto, mekanika kaj elektra inĝenierio, aŭtomobila inĝenierio, administrado de turismo, informadiko kaj konstruado, kun 19 diplomaj kursoj kaj 13 teknikaj kursoj.


Studento pri pentrarto dum leciono


Studento pri dezajno printas afiŝon desegnitan de li mem.


Studento pri elektroniko veldas elektronikan aparaton.


Studentoj pri modo faras vestaĵon desegnitan de ili mem.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat