Esperanto-Muzeo en Zaozhuang okazigis ceremonion de 10-jara jubileo

BY:Xie RuifengDecember 13, 2023

La 10-an de decembro okazis en Zaozhuang-urbo, Shandong-provinco de Ĉinio, ceremonio por la 10-jara jubileo de Esperanto-Muzeo.


Kunfotiĝo de partoprenantoj post la ceremonio


Ĝin ĉeestis pli ol 200 partoprenantoj, inkluzive de Liu Dawei, vicprezidanto de Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Ragnar Baldursson, eksa konsilisto de la islanda ambasadorejo en Ĉinio, Chimedtseren Enkhee, ĝenerala sekretario de Mongola Esperanto-Asocio, kaj gvidantoj de Administracio pri Kultura Heredaĵo de Ĉinio(National culture heritage administration), Shandong-provinco kaj Zaozhuang-urbo.


En la ceremonio


Liu Dawei diris, ke Esperanto-Muzeo estas unu el la nomkartoj de ĉina Esperanta afero. La muzeo jam akceptis pli ol 60 mil vizitantojn ekde malfermiĝo en novembro 2013 kaj gajnis renomon tutmondan. La muzeo funkcias por miloj da lernantoj kaj vizitantoj por ke ili sciu la Esperantajn idealon, kulturon kaj movadon, konu novan flankon de socia scienco kaj rigardu la historion, realon kaj estontecon de la homaro. Liu Dawei faris tri proponojn al ĉinaj esperantistoj: Unue, Esperanto estu peranto por ĉina modernigo; due, Esperanto estu platformo por la homara komunumo de komuna estonteco; trie, Esperanto estu ponto por kulturaj interŝanĝoj kaj interlernado de civilizacioj. ĈEL plifortigos gvidadon al diverslokaj Esperanto-asocioj, plie helpos sociajn fortojn kaj la esperantistaron subteni la muzeon por realigi altkvalitan disvolviĝon de Esperanta afero ĉe nova startpunkto.


Liu Dawei parolas


Duncan Charters transdonis gratulon de UEA al la muzeo. En sia parolo, li alte taksis la kontribuojn de ĈEL en la kampo de kultura diskonigo. Li diris, ke la muzeo estas unike elstara internacia muzeo kun nekomparebla grandiozeco, ĝi, kiel juvelo de la krono de la universitato, reprezentas la historion kaj atingojn de nia movado per la bele eksponataj konservaĵoj. Li rakontis pri la decidoj de estraranoj de UEA pri la konservaĵoj de bibliotekoj de UEA, kaj diris, ke nun estas tempo igi azian centron por Esperanto. UEA jam aprobis, ke salono de la muzeo kie troviĝas la biblioteko ricevos identigon kiel Azia Biblioteko de Universala Esperanto-Asocio. Tio signifas, ke la muzeo ricevos aron da duoblaĵoj de la konservaĵoj konservataj en aliaj E-muzeoj kaj bibliotekoj. Li diris ankaŭ, ke Esperanto aparte servas al la celo, ke homoj povu komunikiĝi pli rapide ol en naciaj lingvoj, tiel ekzistas senlandlima rekta kontakto per komune lernita lingvo. UEA ĉiam proponas kaj kuraĝigas ĉiujn aliĝi kaj kunmarŝi kun ĝi al pli granda utileco de Esperanto en la mondo.


Duncan Charters parolas


Gao Feng, ĉefestro de Zaozhuang-a Universitato, diskonigis la fruktojn de konstruado de la muzeo, libroeldona laboro kaj esperantista trejnado atingitajn en la pasintaj 10 jaroj. Dank’ al Esperanto, Zaozhuang-urbo ekhavis novstilan viglecon, kaj la lingvo mem jam fariĝis parto de la urba kulturo. La universitato per pli malferma pensmaniero kaj efikaj rimedoj daŭre klopodos por plibonigi la kondiĉojn de la muzeo, altigos lingvonivelon por homtrejnado kaj fortigos diskonigan povon por Esperanto.


Gao Feng parolas


Wang Hanping, vicprezidanto de ĈEL, laŭtlegis la gratulmesaĝojn senditajn de en- kaj eksterlandaj esperantistoj. La muzeo ricevis pli ol 40 mesaĝojn por la jubileo, ili venis de Chen Haosu, eksa prezidanto de ĈEL, Humphrey Tonkin, honora prezidanto de UEA, ILEI-prezidanto Ahmad Reza Mamduhi, Katalin Kováts kaj aliaj.


Wang Hanping laŭtlegas la gratulmesaĝojn


Per videomesaĝo, gratulon faris Nisinaga Atushi, prezidanto de Azi-Oceania Komisiono de UEA-KAOEM, So Jinsu, estrarano de Universala Esperanto-Asocio kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, Bak Gi Wan, membro de Esperanta Akademio, Ilona Koutny, respondeculo de Interlingvistikaj Studoj de Adam Mickiewicz Universitato. Ili ne nur varme gratulis pri la jubileo, sed ankaŭ esprimis esperon, ke la E-muzeo akiros pli da atingoj en konservado, heredigo kaj kultura disvastigo.



Vicestroj de la universitato ricevis donacojn de ĉinaj kaj fremdlandaj esperantistoj, ili donis atestilojn al donacantoj.



Ragnar Baldursson faris parolon nome de fremdlandaj donacantoj, li donacis al la muzeo librojn kiuj apartenis al lia patro Baldur Ragnarsson (1930-2018), konata islanda verkisto. Li diris, ke estas tre ĝoje vidi la pli kaj pli vastan influon de la muzeo. Li esperas, ke la muzeo kaj ĉinaj esperantistoj povos plie antaŭenpuŝi E-movadon tutmonde.


Zhao Jianping, konata parolisto de Ĉina Radio Internacia, parolis nome de ĉinaj donacantoj. Li diris, ke estas mirinde, ke en nur 10 jaroj la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-a Universitato jam fariĝis la plej granda esperanta muzeo en Azio, kun plej kompletaj funkcioj kaj plej riĉaj kolektoj. La muzeo certe pli prosperos en la estonteco kaj faros pli elstarajn meritojn en konservado kaj disvastigado de la kulturo de Esperanto.


Sekve okazis inaŭguro de Azia Biblioteko de UEA, Centro de Instruado-esplorado de Esperanto, Instituto de Esperanto kaj Centro de Esplorado pri Historio de Esperanto en Zaozhuang-a Universitato.



Post la malfermo de la kvar organizoj en la universitato, Cui Xueli kaj Song Zhenyuan, reprezentantoj de eminentaj volontuloj por Esperanto kaj diplomiĝintoj de Esperanta fako respektive parolis, ili esprimis sian amon al Esperanto, kio ŝanĝis ilian vivon, kaj la volon daŭre iri sur Esperanta vojo, kion ili diskonigos en sia estonta laboro.


Kvar diplomiĝintoj de la E-fako alsendis videajn gratulmesaĝojn, ili nun studas interlingvistikon en Adam Mickiewicz Universitato en Pollando.



Poste, la prezentado de studentoj de la E-fako igis la ceremonian etoson arda. Multaj esperantistoj kunkantis laŭ la melodio de La iamo longe for.


(Fotoj el Zaozhuang-a Universitato)









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat