La 8-an de decembro, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kunvenon por analizi kaj studi la ekonomian laboron de 2024.
La kunveno rimarkigis, ke la ĉina ekonomio atingis renormaliĝon ĉi-jare kaj la altkvalita disvolviĝo de la lando akiris solidan progreson. Ĝi emfazis rimedojn por efike pliigi ekonomian viglecon, antaŭzorgi kaj solvi riskojn, plialtigi sociajn atendojn kaj solidigi kaj plibonigi la pozitivan tendencon de ekonomia rebonigo en la ekonomia laboro de 2024.
La kunveno urĝis klopodojn por serĉi progreson dum certigo de stabileco, solidigi stabilecon per progreso kaj starigi la novan antaŭ ol forigi la malnovan pri la ekonomia laboro venontjare.
(el ĈRI)
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat