Okazis Seminario de la 75-a Datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

BY:Xie RuifengDecember 4, 2023


La 10-an de decembro estas la Monda Tago de Homaj Rajtoj. La 10-an de decembro 1948, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj publikigis la dokumenton Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Por memorfesti la 75-an datrevenon de deklaracio, la Ĉina Societo pri Homaj Rajtoj okazigis seminarion en Pekino la 4-an de decembro, celante diskonigi la spiriton de la deklaracio kaj antaŭenigi la disvolviĝon de homaj rajtoj de la tuta homaro al pli justa, racia kaj inkluziva direkto. Ĉirkaŭ 100 homoj el la imformada departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉina Societo pri Homaj Rajtoj, ĉi-flankaj fakuloj kaj reprezentantoj de sociaj organizoj ĉeestis la seminarion.


La deklaracio estas la unua speciala internacia dokumento pri homaj rajtoj aprobita de Unuiĝintaj Nacioj post la dua mondmilito. Ĝi estas la unua solena deklaro pri homaj rajtoj kaj fundamentaj liberoj farita de la internacia komunumo. Ĉinio estis aktiva partoprenanto en la starigo de la deklaracio kaj estis fervora propagandisto, rekomendanto kaj praktikanto de la deklaracio. Ĉinio ĉiam konsideras respekton kaj protektadon de homaj rajtoj kiel gravan taskon en administrado de la lando, kaj la aferoj por homaj rajtoj en Ĉinio akiris historiajn atingojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat