La 3an de decembro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al Forumo de Liangzhu.
Jadaĵoj trovitaj el la ruinoj de Liangzhu
Xi Jinping diris, ke la ruinoj de Liangzhu (loko de la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang, Ĉinio) estas la realaj atestoj de la kvinmiljara civilizacia historio de la ĉina nacio kaj trezoro de monda civilizacio, kaj ke ĉe la historia rivero la ĉina nacio starigis pintnivelan civilizacion per sia distinga kreemo kaj firma persistemeco; la ĉina civilizacio sin karakterizas per malfermeco, inkluzivigo, sorbemeco kaj lernemeco, kaj ĉiam ĉerpas la plej bonajn influojn el diversaj civilizacioj de la mondo.
Li esperis, ke ĉiuj koncernaj partioj bone uzos la platformon de la forumo por kune akceli civilizacian dialogon inter tiuj landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", praktiki la mondan civilizacian iniciaton, plifortigi interŝanĝojn inter civilizacioj, por fine atingi amikecon kaj fratecon inter ĉiuj popoloj.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat