【Rafael en Xinjiang】Nokta bazaro en Kaŝgaro, Xinjiang

BY:Rafael Henrique ZerbettoNovember 30, 2023

Inter la allogaĵoj de la urbo Kaŝgaro en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, unu aparte vizitinda vespere estas Khan-a Bazaro. Tie oni povas ne nur admiri la belan kaj unikan arkitekturon de la antikva urbo, sed ankaŭ vidi kaj aĉeti tipajn manartaĵojn kaj manĝaĵojn de la urbo.


Enirejo de Khan-a Bazaro


Loka vendisto kuiras pilafon por vendi al vizitantoj.


Virino vendas lokan specialaĵon: supo farita el kolomba viando kaj rozoj.


Laboristo rostas ŝafaĵon.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat