La Monda Kongreso de Ĉinaj Studoj -- Ŝanhaja Forumo okazis en Ŝanhajo en la 23-a kaj 24-a de novembro. La 24-an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la evento.
Xi Jinping diris, ke ĉinaj studoj estas la studoj pri la historio de Ĉinio kaj tiu pri nuna Ĉinio. Li esperas, ke fakuloj kaj kleruloj el diversaj landoj faros la rolojn de heroldoj konektantaj ĉinan kaj eksterlandajn civilizaciojn, tenos malfermecon kaj inkluzivecon, antaŭenigos ĉinajn studojn al aliaj landoj kaj puŝos interŝanĝojn de civilizacioj.
La temo de la evento estas "Ĉina Civilizo kaj Ĉina Vojo -- Tutmonda Perspektivo". Ĝi inkludas 4 subforumojn.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat