De Taizhou al Nantong, verda energio en Jiangsu-provinco

BY:Rafael Henrique ZerbettoNovember 22, 2023


Matene de la 17-a de novembro mi iris al Taizhou-urbo de Jiangsu-provinco, sekve al Nantong-urbo, por plibone koni la laboron de la kompanio CHN Energio pri produktado de elektro kaj kion ĝi faras por redukti sian karbonemisiadon. La vojaĝo estis kunaranĝita de CHN Energio kaj la Akademio de Studoj pri Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo.


Mia reveno al Taizhou, Jiangsu-provinco, post preskaŭ ok jaroj


Por mi, reveni al Taizhou revivigis kelkajn el miaj plej malnovaj memoraĵoj pri mia vivo en Ĉinio, ĉar mia unua oficvojaĝo en januaro 2016, estis al tiu urbo, kaj mi ege volis reveni por kontroli ĝian disvolviĝon en la lastaj jaroj kaj ankaŭ por fari pli bonajn fotojn de lokoj vizititaj de mi tiam, ĉar en 2016 mi havis nur bonprezan poŝtelefonon kaj ne sukcesis fari bonajn fotojn. Tiam estis fumnebulo kovranta la urbon, kaj ankaŭ tio malhelpis min kapti detalojn de la loka pejzaĝo. Iel ajn, tiu estis neforgesebla vojaĝo kun akompano de pluraj esperantistoj:Estis kun mi mia japana kolego Usui Hiroyuki, mia ĉina kolego Wang Ruixiang, tiama respondeculo pri KAEM (Komisiono de Azia Esperanto-Movado, poste alinomita kiel Komisiono de Azi-Oceania Esperanto Movado) kaj la islanda diplomato Ragnar Baldursson kun sia familio.


Ankaŭ dum tiu vojaĝo en 2016, mi konatiĝis kun neesperantistoj kiuj fariĝis parto de mia amika rondo en Ĉinio, inter ili du amikoj kiuj, pro koincido, mi renkontis en Pekino dum la tagoj antaŭ mia ĉi-foja vojaĝo al Taizhou.


Dum mia unua vojaĝo al sudorienta Ĉinio, Taizhou profunde impresis min: ĉio estis novaĵo, la arkitekturo, la kanaloj, la manartaĵoj, la manĝaĵoj... Ĉie estis agrabla surprizo. En ĉi-foja vizito al la urbo, mi vizitis kelkajn el la lokoj vizititaj de mi pasintfoje, ili nun aspektas pli belaj, multaj estis renovigitaj, heredaĵoj estas bone konservataj kaj - plej grave - ne plu estas la terura fumnebulo kiun mi tie trovis en 2016. Ĉi foje dum la tuta vojaĝo mi ĝuis belan bluan ĉielon.



De tiu malnova vojaĝo kelkaj rememoroj estas aparte viglaj en mia kapo: Survoje al la urbo mi trairis belan kaj altan ponton kaj el ĝi mi unuafoje vidis la riveron Jangzio, kun pluraj kargoŝipoj irantaj sur ĝin, inkluzive de transportantaj karboj. Vespere de tiu sama tago, esperantistoj iris kune al malgranda restoracio por drinki kaj babili Esperante dum horoj en tre agrabla etoso, kaj la edzino de Ragnar aĉetis plurajn krabojn konservitajn en alkoholaĵo kiel specialaĵon de Taizhou, por kunporti al Pekinokaj kuiri. Ŝi tiam rakontis al mi, ke tiu krabaĵo estas bongustega, kaj ĝi ja estas. Ĉi-foje mi estis la nura esperantisto en la grupo, sed mi revenis al tiu sama strato, vidis tiajn krabojn vendatajn en lokaj butikoj, kune kun aliaj specialaĵoj de la urbo, kaj preterpasis la restoracion kie mi antaŭe drinkis kun esperantistoj: La loko ŝanĝiĝis, multaj domoj estis reformitaj kaj plibeligitaj, kaj noktovivo en tiu regiono estas multe pli vigla. La prezentado de tradicia ĉina opero ĉe la rivero Fengcheng ankaŭ daŭras, ĝi tre miris min em 2016, kaj ĉi-foje mi havis la impreson, ke pli da turistoj iras tien por ĝin ĝui.



La pliboniĝo de aerkvalito estis aparte okulfrapa dum mia vizito al lanaciamalsekejo Qinhu-lago, en 2016, la fumnebulo ne permesis al mi vidi foren, mi povis nur vidi tion tre proksime al mi. Ĉi-foje mi ĝuis la belan pejzaĝon kaj la puran aeron dum boatpromenado, aŭskultante kantadon de boatistinoj, kio igas la lokon speco de "kampara Venecio". Sed kiel eblis en tiom mallonga tempo malaperigi la fumnebulon kaj plibonigi la aerkvaliton en Taizhou?


El la pontego sur Jangzio kiu impresis min en 2016 videblas haveno, kaj malantaŭ ĝi estas karbocentralo, kiu provizas elektron al la urbo. Tiu centralo apartenas al CHN Energio, kaj ĝin mi vizitis ĉi-foje. La haveno estas ligita al ĝi kaj uzata por transporti karbon tien por esti bruligita por generi elektron. Antaŭe, tiu centralo respondecis pri parto de la poluo en la regiono, sed ĝi estis reformita kaj nun funkcias surbaze de la plej nova teknikio uzata en Ĉinio por tiaj centraloj, kun la celo nuligi karbonemisiadon.


Laŭ klarigo de fakuloj de la centralo, la gasoj ellasitaj de la bruligo de karbo estas kolektitaj, sorbitaj per kemia procezo kaj sekve apartigitaj kaj stokitaj enejojn. Karbondioksido, antaŭe ĵetita en la aeron, nun estas transportita al lokaj industrioj por esti uzata en industriaj procezoj. Inĝenieroj klarigis, ke estas malsamaj normoj por boteligita karbondioksido, depende la uzo kiun oni poste donos al ĝi en industria ĉeno. Ili ankaŭ klarigis, ke la centralo devas funkcii dum la sekvaj 15 jaroj, kaj post tio ĝi laŭplane estos reformita denove, kaj tiam la firmao serĉos la plej bonan teknikon disponeblan por igi ĝin eĉ pli efika kaj mediamika.


Samtempe, la firmao investas en renovigeblaj energifontoj, kiel vent- kaj sunenergio. El la pinto de unu el la turoj de la karbocentralo eblas vidi novan projekton de la firmao, tio estassunpaneloj sur artefaritaj lagoj apud la centralo. Tiuj lagoj, kreitaj por fiŝbredado per la akvo de Jangzio, estas kovrataj de sunpaneloj, kreante ombrozonojn por la fiŝoj. Tiel fiŝbredado kaj elektrogenerado kunekzistas en la sama loko, pli bone profitante la spacon. El fiŝo venas energio por funkciado de homa korpo, dum sunpaneloj provizas energion al elektraj aparatoj kreitaj de homoj.


Nantong profitas la venton el la maro por generi elektron


De Taizhou mi iris al ĝia najbara urbo Nantong, kie CHN Energio produktas elektron per ventocentraloj laŭlonge de la marbordo. La vorto marbordo kutime elvokas en nia memoro bildojn de belaj plaĝoj, sed tio ne estas la kazo en tiu loko: situanta ĉe la delto de Jangzio, tiu regiono estas plena de koto kaj oni bezonas surmeti botojn por esti kapabla piediri inter la generatoroj. Ni ricevis rapidan sekurecan trejnadon de la firmao por havi aliron al tiu loko, kaj sekve, vestanta taŭgajn protektilojn, mi kaj aliaj homoj iris al la "plaĝo" sur traktoroj - ĉiu kun la kapablo transporti ok homojn. Alveninta en la loko, kiam mi provis piediri, mi rimarkis, ke la koto forte gluiĝas sur la botoj, sekve piediri en tiu tereno estas malfacile, imagu konstrui tiujn grandajn strukturojn tie!



Ĉe ventenergia generatoro, laboristo metis dratreton por fiŝkaptado. Post kelkaj minutoj du fiŝoj estis ĉe la reto. Dume alia laboristo plenigis sitelon per konkoj, kiujn la maro alportas al tiu loko kaj ili sekve sin kaŝas sub la koto. Laŭ la tajdo, tiu loko inundiĝas aŭ aspektas kiel "plaĝo" el koto, sekve kreiĝas interesaj pejzaĝoj, kun traktoroj irantaj inter ŝipoj, kiujn oni ne povos demeti de tie antaŭ ol reveno de alta tajdo. Kompreneble tio signifas, ke la generatoroj estas ĉiuj konstruitaj sur bazoj planitaj por konservi ilin en la sama loko kaj funkciantaj eĉ kiam la bazo estas kovrita de marakvo.



Sekve en la loka sidejo de la kompanio ni vidis, sur la ekranego de la kontrolejo, mapojn kiuj montras la realtempan pozicion de ĉiuj generatoroj kaj ŝipoj en la areo. Malsamaj koloroj indikas malsamajn grandecojn de ŝipoj, kaj la mapo montras ĉiujn ŝipojn detektitajn en la areo, ne nur tiujn de la kompanio. Sur la mapo eblas vidi, ke ventocentraloj konstruitaj en tiu regiono etendiĝas sur vasta areo, inkluzive de marareo. Por preventi koliziojn, la sistemo markas sekurecajn zonojn ĉirkaŭ la ventocentraloj, kaj kiam ŝipo eniras tiujn zonojn, la sistemo sendas aŭtomatan avertmesaĝon. Kaze de nereago de la ŝipanaro, funkciulo de la kompanio mem kontaktas la ŝipon per radikomunikilo.


Post tiu vizito, estis tempo reveni hejmen, mi iris rekte al flughaveno por flugi al Pekino, kie mi devus alveni vespere por sekvamatene vojaĝi al Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Survoje al la flughaveno, mi subite konstatis unu aferon: En tiu tago mi estis ĉe la maro, kaj en la sekva tago mi estus en la urbo plej for de la maro!


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat