Xi Jinping proponis kiel konstrui la sekvajn "orajn tridek jarojn" de Azi-Pacifiko

BY:Xie RuifengNovember 20, 2023


La 17an de novembro laŭ la loka tempo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis al la 30a neoficiala kunveno de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en San-Francisko, Usono, kaj faris gravan paroladon.


Ĉe la okcidenta marbordo de Usono, prezidanto Xi Jinping ripetis la originan intencon de la mekanismo de APEK, denove montris la direkton kaj desegnis skizon por azi-pacifika kunlaboro, kaj faris demandojn kaj preskribis kiel konstrui la sekvajn "orajn tridek jarojn" de Azi-Pacifiko. Tiu vizito estas la "fina vizito" de prezidanto Xi Jinping al la plurflanka pintkonferenco ĉi-jare. La proponoj kaj ideoj de Ĉinio estas vaste popularaj, kaj la konstruiva rolo de Ĉinio kiel ĉefa potenco fariĝis pli elstara.


(el ĈRI)    

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat