Xi Jinping ĉeestis neoficialan dialogon de APEK-gvidantoj kun gastoj

BY:Xie RuifengNovember 17, 2023

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la neoficialan dialogon de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kun gastoj kaj labortagmanĝon en San-Francisko tagmeze de la 16-a de novembro. La kunveno estis prezidita de usona prezidento Biden kaj la temo estis "daŭrigebleco, klimato kaj justa tranformo de energio".


En la kunveno, Xi Jinping diris, ke Ĉinio profunde efektivigas la koncepton de nova disvolvado, antaŭenigas la ampleksan verdan kaj malaltkarbonan transformadon de la ekonomio kaj socio, kaj daŭre kontribuas al la komuna konstruado de tutmonda hejmo, kie homaro kaj la naturo harmonie kunvivas. Ĉinio antaŭenigas la iniciaton pri verda "La Zono kaj Vojo" kaj daŭre profundigas kunlaborojn en verda infrastrukturo, verda energio, verda transportado kaj aliaj kampoj, kaj subtenas evoluantajn landojn levi siajn kapablojn per speciala fonduso de sud-suda kunlaboro por klimatŝanĝiĝo. Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj partioj por fari pli grandajn kontribuojn por konstrui tutmondan disvolvan komunumon kaj krei puran kaj belan mondon.


(el ĈRI)  

Redaktoro: Xie Ruifeng  








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat