ĈIIE alprenas altteknikon por certigi sekurajn manĝojn

| 2023-11-08
Bookmark and Share

Merkatregula aŭtoritato de Ŝanhajo alprenas ciferecajn ilojn kaj alt-teknikon por certigi sekurecon de manĝoj kaj rulŝtuparoj en la 6-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), eĉ se ĝi ricevos multegon da vizitantoj samtempe. Ĉi-jara novaĵo estas, ke la roboto Pando Jinbao, maskoto de la ekspozicio, helpos la vizitantojn.



"Por certigi sekurecon de manĝaĵoj kaj rulŝtuparoj eĉ kun la riskoj alportataj de grandega nombro da vizitantoj, ni enkondukis novajn teknologiojn, kiel intereto de aferoj kaj robotoj, por certigi glatan, akuratan kaj saĝan operaciumadon de nia platformo potencigita de artefarita intelekto. Ni aldonis plurajn novajn rolojn al nia platformo krom videa monitorado, saĝa identigado kaj kontrolado de informoj pri manĝaĵoj, kun la celo preventi problemojn," deklaris Qiu Congqian, vicdirektoro de ĈIIE-teamo pri certigo de servoj de la urba merkatregula aŭtoritato.



Por kontentigi la grandegan postulon pri manĝoj, la merkatregula aŭtoritato enkondukis avertsistemon por manĝaĵliveraj servoj en la ampleksan superrigardan platformon, kaj kontrolado estos plifortigita en la lokoj kun pli granda risko je elĉerpiĝo de manĝaĵprovizo. Estas entute 51 manĝaĵprovizaj servoj en la Nacia Ekspozicia kaj Kunvena Centro de Ŝanhajo, kie la ekspozicio okazos.



Ankaŭ por la unua fojo estos alprenita alamsistemo por detekti ĉeeston de ratoj kaj aliaj nedezirataj bestoj en kuirejoj, surbaze de realtempa monitorado per sensiloj funkciantaj per intereto de aferoj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Shine








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments