Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al 6-a ĈIIE

| 2023-11-08
Bookmark and Share

La 5-an de novembr ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la 6a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE).


Xi Jinping diris en la mesaĝo, ke ĈIIE estas sukcese okazigita kvinfoje ekde 2018. Danke al la grandaj merkataj avantaĝoj de Ĉinio, ĝi plene ludas sian rolon kiel platformo por internaciaj aĉeto, investado, kultura interŝanĝo kaj malferma kunlaboro, kaj faris pozitivajn kontribuojn por akceli la konstruadon de nova disvolvo kaj antaŭenigi la disvolviĝon de la monda ekonomio.


Li emfazis, ke ĉiuj landoj kunlaboru kaj serĉu komunan disvolviĝon, Ĉinio ĉiam estos grava ŝanco por monda disvolvo, firme antaŭenigos altnivelan pordmalfermon kaj daŭre antaŭenigos ekonomian tutmondiĝon en pli malferma, inkluziva, universale utila, ekvilibra kaj kungajna direkto. Oni esperas, ke ĈIIE liveros novajn ŝancojn al la mondo kun la nova disvolviĝo de Ĉinio, plene ludos sian rolon kiel platformo por antaŭenigi altnivelan malfermon, kaj fari la grandan merkaton de Ĉinio kiel grandan merkaton dividitan de la mondo.


(el ĈRI)  

Redaktoro: Xie Ruifeng  








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments