Brazilo en 6-a ĈIIE

| 2023-11-08
Bookmark and Share

En ĉi-jara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), Brazilo havas oficialan pavilonon inter la pavilonoj de aliaj landoj. Brazila ĝenerala konsulo en Ŝanhajo Augusto Pestana kaj la guberniestroj de la brazilaj subŝtatoj Matogroso, Mauro Mendes, Rondonio kaj Marcos Rocha ĉeestis la inaŭguron de la pavilono. Augusto substrekis, ke la federacia kaj la subŝtataj registaroj de Brazilo kune klopodas por kreskigi brazilajn eksportojn al Ĉinio, kaj la Brazila Agentejo pri Antaŭenigo de Eksportoj (Apex-Brasil), kune kun aliaj privataj kaj registaraj organizoj, faciligas tion, por ke brazilaj firmaoj -- aparte tiuj mezgrandaj kaj malgrandaj -- sukcese komprenu la bezonojn kaj postulojn de alilandaj merkatoj kaj sukcesu kreskigi siajn eksportojn.


Laŭ la gvidlinio de la registaro de prezidento Lula, ĉi-jara brazila pavilono estas desegnita por speguli la brazilan sindevigon protekti la medion kaj antaŭenigi daŭripovan estontecon: ĝia konstruado postulis malgrandan kvanton da materialoj, kiuj estas recikligeblaj kaj reuzeblaj. Bretoj kun plantoj ĉirkaŭas la pavilonon, kaj ambaŭ, bretoj kaj plantoj, povas esti rearanĝitaj post ĈIIE por esti uzataj aliloke.


En la brazila pavilono okazas pluraj programeroj dum la tago. Vizitantoj povas lerni pri tipe brazilaj prduktoj kaj gustumi brazilajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Matene eblas gustumi brazilan kafon, kaj posttagmeze estas specialaj prezentaĵoj pri la tradicia brazila manĝaĵo "feijoada" kaj la mondfama brazila koktelo "kajpirinjo", disponebla en du versioj: la tradicia, farita kun citrono, kaj la novstila, kun aldono de pasifrukto. Sidantaj sur kusenoj metitaj surplanke en malgranda aŭditorio, vizitantoj lernas pri Brazilo per amuzaj ludoj kaj gustumas manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.


Aŭtoritatoj inaŭguras la brazilan pavilonon en ĈIIE.


Laboranto servas brazilajn manĝetojn al vizitantoj ĉe la budo de la firmao Qualycon en la budaro de Apex-Brasil.


Agrikulturaj produktoj (marmelado kaj pulvorigita gvarano) eksponataj en la budo de la Monda Organizo de Kamparanoj de Brazilo


Krom tiu pavilono, Apex-Brasil, kiel ĝi ĉiujare faras ekde la unua ĈIIE, estigis budaron pri brazilaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kun partopreno de malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj. Ĉi-jara budaro estas multe pli granda ol tiu de la pasinta jaro kaj en ĝi partoprenas pli granda nombro de brazilaj firmaoj. Tie estas reprezentataj firmaoj, kiuj vendas kafon, pulvorigitan "asaion" (frukto el Amazonio), alkoholaĵojn, viandon kaj aliajn produktojn de Brazilo, inkluzive de firmaoj, kiuj importas brazilajn produktojn kaj faras tipe brazilajn manĝetojn en Ĉinio.


Registaroj de kelkaj brazilaj subŝtatoj ankaŭ estigis budojn en ĈIIE por eksponi tipajn produktojn de tiuj subŝtatoj kaj fari negocojn: guberniestroj de tri brazilaj subŝtatoj -- Gojaso, Matogroso kaj Rondonio -- estas en ĈIIE akompanataj de delegitaroj de entreprenantoj, kiuj dum la ekspozicio espereble faros gravajn negocojn kun ĉinaj partneroj kaj alportos gravajn atingojn al Brazilo. En la budo de Matogroso, ekzemple, vizitantoj povas gustumi brazilan rostitan viandon kaj fabaĵon, tipaj produktoj de tiu subŝtato.


Grandaj brazilaj firmaoj, kiel Vale, Grendene, Suzano, Tramontina, BRF kaj JBS -- kiuj estas tre konkurencivaj en la ĉina merkado -- havas siajn proprajn budojn en ĈIIE. La nombro de brazilaj firmaoj kun propra budo en ĈIIE kreskas jaron post jaro, sed dum la pandemio, pro vojaĝlimigoj, ilia agado en ĈIIE estis limigita, ili nur dungis lokanojn por prezenti siajn produktojn kaj servojn. Nun, fakuloj de tiuj firmaoj estis senditaj el Brazilo ne nur por deĵori en la budoj, sed ankaŭ por fari negocojn, ĉeesti forumon de entreprenantoj okazantan kune kun ĈIIE kaj viziti ĉinajn firmaojn en serĉado de novaj partnerecaj oportunoj.


Agrikultura sektoro, kaj de Brazilo, kaj de aliaj landoj, estas reprezentata ĉefe de grandaj firmaoj, sed tio ne signifas, ke malgrandaj agrikulturaj negocoj ne havas spacon en ĈIIE. Tute male, la budo de la Monda Organizo de Kamparanoj de Brazilo eksponas produktojn faritajn de familiaj bienoj kaj malgrandaj agrikulturaj kooperativoj tra la mondo, kaj la breto de Brazilo ornamas unu el ĝiaj bretoj, kie estas eksponataj brazilaj produktoj sub la Nacia Kunfederacio de Kamparaj Familioj kaj Famili-Agrikultura Entreprenoj de Brazilo, kiel mielo, nuksoj, fruktoj, dolĉaĵoj kaj oleoj.


Post la pandemio de KOVIM-19, la etoso en ĈIIE estas tre optimisma. Por Brazilo, ĝi fariĝas valora platformo por plifortigi amikecon kaj komercajn rilatojn kun Ĉinio, alportante negocoportunojn por ĉiuj, de malgrandaj entreprenoj ĝis grandegaj firmaoj.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments