En Tian'anmen okazis duonhiso por honori kamaradon Li Keqiang

BY:Xie RuifengNovember 2, 2023


La 2-an de novembro sur Tian'anmen-placo de Pekino okazis duonhiso por honori kamaradon Li Keqiang. Li Keqiang estis eminenta membro de la Komunista Partio de Ĉinio, elprovita, distingita batalanto de la komunisma afero, ekzempla revoluciulo kaj politikisto, transcenda gvidanto de la partio kaj la ŝtato, ano de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 17a, 18a kaj 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj eksa ĉefministro.


Honore al li, la 2-an de novembro duonhisiĝis la nacia flago en signo de funebro en Tian'anmen, Xinhuamen, la Granda Popola Halo, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la sidejo de la partia komitato kaj la registaro el ĉiuj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, Hongkonga Speciala Administra Regiono, Makaa Speciala Administra Regiono, ĉiuj landlimaj havenoj, ĉiuj internaciaj marhavenoj kaj flughavenoj, kaj ĉiuj ambasadorejoj de Ĉinio eksterlande.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat