En la kampuso de Tsinghua-universitato en Pekino, estas granda konsumado de akvo. Por saĝe uzi la akvorimedojn kaj igi la kampuson pli daŭripova, la universitato disvolvis plurajn interesajn programojn, inter ili estas la reuzo de akvo. La universitato kolektas akvon uzitan por aktivaĵoj kiel manpurigado kaj lavado de vestaĵoj kaj purigas ĝin per sistemo disvolvita en la universitato mem. Post la puriga procezo, la akvo estas uzata por akvumi plantojn, purigado de plankoj, interalie.
Akvopurigejo en la kampuso de la universitato
Purigita akvo eliras la akvopurigejon de la kampuso.
La tuta procezo de akvouzo en la kampuso estas monitorata de fakuloj.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat