Okazis ferma ceremonio de la 4-a Aziaj Paraludoj en Hangzhou la 28-an de oktobro. Prezidanto de Azia Paralimpika Komitato, Majida Rashed, deklaris la fermon de la sportkunveno.
En la unusemajna sportkunveno, sportistoj gajnis sume 502 orajn medalojn, rompis mondajn rekordojn 21-foje, aziajn rekordojn 72-foje kaj rekordojn de aziaj paraludoj 283-foje. Laŭ statistiko, 439 sportistoj de la ĉina delegacio partoprenis en 390 konkursoj, akiris 214 orajn medalojn, 167 arĝentajn medalojn kaj 140 bronzajn medalojn, rompis 13 mondajn rekordojn kaj 35 aziajn rekordojn.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat