Rekorda ŝarĝotransporto tra ŝipkluzo de la digo Tri Gorĝoj

BY:Rafael Henrique ZerbettoOctober 10, 2023

La ŝarĝo transportita tra la kanalo tra la ŝipkluzo de la digo Tri Gorĝoj, parto de la plej granda akvoenergia projekto de la mondo, atingis entute 127 milionojn da tunoj en la unuaj tri trimestroj de tiu ĉi jaro, pliiĝo je 10.02 procentoj jare, laŭ datumoj diskonigitaj dimanĉe, la 8-an de oktobro.





Ĉi tio estas la unua fojo, ke la ŝarĝo transportita tra la ŝipkluzo superis 120 milionojn da tunoj dum la unuaj tri trimestroj de la jaroj, laŭ datumoj de la Aŭtoritaro pri Navigado de Tri Gorĝoj. Tra la ŝipkluzo iris 32 000 kargoŝipoj inter januaro kaj septembro ĉi-jare, laŭ la aŭtoritataro. Nur en aŭgusto, la ŝarĝa trairo tra la ŝipkluzo trafis 15.71 milionojn da tunoj,  superante por la unua fojo 15 milionojn da tunoj. La ŝipkluzo estas parto de la projekto Tri Gorĝoj, plurfunkcia akvokontrolsistemo ĉe la rivero Jangzio, la plej longa akvovojo de la lando.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat