La urbo Nankino estas aparte fama pro tio, ke en antikveco homoj el tuta Ĉinio iris tien por la imperiaj ekzamenoj. Por faciligi la studadon de ekzameniĝontoj antaŭ la ekzameno, estis kreitaj ĉambroj por legado, inter ili Junhui-studejo, konstruita specife por la ekzameniĝontoj el Anhui kaj dekoraciita per anhui-stilaj skulptaĵoj sur ligno. Junhui-studejo estis renovigita kaj nuntempe funkcias kiel biblioteko. Multaj homoj vizitas ĝin por admiri ĝian belecon.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat