Skulptaĵoj en grotara templo estas gravaj trezoroj de Ĉinio

BY:Rafael Henrique ZerbettoOctober 8, 2023

Konstruita dum la dinastio Norda Wei, la grotara templo Gongyi (Gongxian-grotaro) en la provinco Henan de Ĉinio estis pligrandigita kaj plibeligita de la sekvaj dinastioj Orienta Wei, Okcidenta Wei, Norda Qi, Sui, Tang kaj Song, tiel ke sur ĝiaj muroj troviĝas skulptaĵoj, skribaĵoj kaj pentraĵoj kun arta kaj historia valoro. La skulptaĵoj el malsamaj epokoj rivelas kiel budhisma kulturo, importita el Barato, kunfandiĝis kun tiu de la centra ebenaĵo de Ĉinio, kaj ankaŭ rivelas la transiron de la arta stilo de Norda Wei al tiuj de Sui kaj Tang. Surbaze de tiuj artaĵoj oni ankaŭ povas akiri valorajn informojn pri socia vivo kaj popolaj tradicioj en antikveco. Jen kelkaj interesaj artaĵoj troveblaj en la templo.


Duvizaĝa skulptaĵo: per kovrado de unu okulo oni trovas du malsamajn vizaĝojn, unu ina, alia vira.


Du apsaroj el dinastio Norda Wei ornamas kavernon.


Detalo sur skulptaĵo montras, ke antaŭ pli ol 1 500 jaroj mansakoj jam estis popularaj inter ĉinaj virinoj.


Detalo de la tegmento kaj muroj de groto


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat