La grotara templo Gongyi (Gongxian-grotaro) troviĝas en la urbo Gongyi de la provinco Henan de Ĉinio. Ĝi konsistas el pluraj grotoj elfositaj laŭ ordono de la imperia familio de la dinastio Norda Wei kaj estas fondita dum la regado de imperiestro Xiaowen por praktikado de budhismaj ritoj fare de imperiestro kaj imperiestrino de tiu dinastio. La dinastioj Orienta Wei, Okcidenta Wei, Norda Qi, Sui, Tang kaj Song sinsekve elfosis niĉojn sur ĝiaj muroj. Post pli ol 1 500 jaroj de sia fondiĝo, la templo nun havas kvin grotojn, mil niĉojn, tri ĉeklifajn budhojn, 7 743 statuojn de budhoj kaj 186 skribaĵojn.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat