Vojaĝoj en Ĉinio en ĉi feria periodo atingis 826 milionojn da homfojoj

BY:Xie RuifengOctober 7, 2023

Laŭ kalkuloj de la datumcentro de la Ministerio pri Kulturo kaj Turismo, dum la oktagaj ferioj de la Aŭtunmeza Festo kaj Nacia Tago de Ĉinio, la nombro de enlandaj turismaj vojaĝoj estis 826 milionoj da homfojoj, kresko je 71.3% kompare kun tiu de la pasinta jaro; la enlanda turisma enspezo estis 753.43 miliardoj da juanoj, pliiĝo je 129.5%.






Kultura kaj turisma konsumado rapide kreskis dum la periodo. De 18:00 de la 28-a de septembro ĝis 6:00 de la 6-a de oktobro, la nokta pasaĝerfluo en 243 landnivelaj noktaj kulturaj kaj turismaj ejoj estis 112 milionoj da homfojoj, pliiĝo je 68.7% kompare kun tiu de la feriado de pasintjara Nacia Tago.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat